Enkomputiligis
Don HARLOW
La blanka virino
de Antonija ALBERT
aperis en
Nica Literatura Revuo
, 4/3, p. 119
La blanka Virino
staras sur monteto.
La okuloj vagas
tien --
reen,
laŭ unu vojo --
laŭ la alia vojo ...
Ve! Neniu!
Neniu!
Sen metamorfozo restos la
Virgulino.