Enkomputiligis Don HARLOW

La verda viro

de Antonija ALBERT

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 118


La verda Viro

-- Kie li estas?
-- Tie, sur la profundo de la lago. Ĉu vi ne vidis lin?
        La junan, belan knabon?
-- Kion li faras?
-- Li serĉas la ŝtonon de saĝuloj.
        De saĝuloj.
Kiam li revenos, li donacos ĝin al la homaro.
Kiam revenos --

la Junulo.