Enkomputiligis Don HARLOW

Alparoleto

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 81


Je la sojlo de tiu ĉi solena jaro (ĉar, kiel vi certe jam aŭdis, kara Leganto, ĝi signas la centan datrevenon de la naskiĝo de nia Majstro), la redakcio de la Nica Literatura Revuo opiniis ne sufiĉa la dissendadon de siaj bondeziroj al ĉiu el vi individue; ĝi ankaŭ volas esprimi sian deziron de plej granda prospero al ĉiuj el vi kune, t.e. (ni ne estu tro modestaj!) al la tuta esperantistaro kiel korpo kaj socio. Estas ja eksterordinara, kiam oni tion pripensas, la sola ekzisto de nenacia socio, kies anoj kolektiĝas nek ĉirkaŭ komuna politika sistemo, nek ĉirkaŭ komuna religia kredo, sed estas interligitaj sole per la nenacia lingvo, kiun ili uzadas. La esperantista movado estas verdire senprecedenca, kaj estas tute ne mirinde, ke ĝi devis longatempe serĉadi kaj diskutadi, antaŭ ol trovi formulon taŭgan de organiziĝo kaj reprezentiĝo. Sed nun, kiam ĝi atingis maturan ekvilibron, ĉiuj ĝiaj fortoj devas sin dediĉi al la propagando, al plej moderna, plej racia propagando. Al la aŭtoritataj kaj pli sonoraj voĉoj alvokantaj vin al kunhelpo, per propra agado aŭ mono (finfine, pri la mono ni ne absolute postulas la proprecon ... ), ni aldonas la nian; kaj por montri, ke ni ne limigas nin je vortoj, ni decidis, en ĉiu numero de la nuna jaro, publikigi unu el la ankoraŭ ne presitaj tekstoj de Zamenhof, elektante tiujn, kiuj plej prilumas lian grandan animon. Ili estu instigo, pro ĉiu el ni, al ia oferado por "la sankta afero"!

L.N.L.R.

P.S. -- Eble la ne tro distriĝemaj legantoj rimarkos, ke ni aparte dediĉis la poezian parton de ĉi tiu n-ro al niaj verkistinoj: ankaŭ tia partopreno, en nia literatura aktiveco, de la pli bela duono el la homaro estas nedubebla atesto pri la florado de nia lingvo.