Enkomputiligis Don HARLOW |
Knabo demandas la patrinon: -- Kiel mi naskiĝis, panjo?
-- Nu, en rozo, certe.
Poste, li demandas, la patron: --- Kiel vi naskiĝis, paĉjo?
-- Kompreneble, en la brasikoj.
La knabo iras al la avo: -- Papaĉjo, kie vi naskiĝis?
-- Cikonio alportis min!
Tiam la knabo enfermas sin en sia ĉambro, prenas dikan kajeron kaj skribas: "Laŭ funda mia esploro, ŝajnus, ke ne ekzistis seksaj rilatoj en mia familio jam de tri generacioj."
(Feriaj taskoj). La patro: Kiom produktus 1 200 000 frankoj ŝparlokitaj je 2 procentoj dum unu jaro? La knabo: 2 procentoj, ĉu tio interesas vin, paĉjo?
Knabino, al la patrino ŝike vestita: Kien vi iras, panjo? -- Al la meso, karinjo. -- Kion oni faras en la meso? -- Oni genuas, oni preĝas, oni donas monon. -- Nu, tiam, kial vi iras?
Unu psikiatro testas knabinon.
-- Nu, li diras, ĉu vi estas knabo aŭ knabino?
-- Knabo, respondas la knabino.
-- Bonege! diras la jam ĝojekscita eksperto, frotante al si la manojn. Kaj kio vi fariĝos en la estonteco?
-- Mi fariĝos patro, diras la knabino.
-- Sed, kara mia, interrompas la patrino, vi povus pli bone respondi. Kial vi diras stultaĵojn al la doktoro?
-- Nu, diras la knabino, se li metas stultajn demandojn, mi ja devas respondi al li stulte, por ke li trovu min inteligenta.