Enkomputiligis Don HARLOW |
Donaco jen el malamika lando: streĉita ŝnuro el paper' malbona; uzita jam plurfoje la volvaĵo; cenzuro la pakaĵon trarigardis. Donaco venas jen de fora tero: de malbenata, malamata gento, per kiu mi suferis nedireble, ĉar karnon ili kaj animon vundis. Donaco ... Staras mi silente, ĝene, rigardas la paperon ĉifonitan. La manoj ĝin faldintaj eble tenis pafilon kontraŭ mia am' kaptita. Turmentis mian amon tie krude malsato, frosto, humiligoj skurĝaj. Resentis tiam mi suferon lian tra longaj dolorigaj tagohoroj, tra nigraj terurigaj nokt-minutoj. Neniam paco estos, mi pensadis; pardonos eble mi, sed ne forgesos: malamo estos ene subpremata, sed batos ĝia viv' en mia sango, ĝi estos sango mem en miaj vejnoj. Kaj nun ... mi staras kun miksitaj sentoj, kaj miaj fingroj ĉe la ŝnuro tremas: malvolvas ili preskaŭ kontraŭvole, ne mia menso gvidas la laboron. Dante. Jen estas la donaco: Dante. Kaj diras vortoj manskribitaj sure: "Ĝi estis la kunul' de mia vivo". Infera, ho infer-diabla povo, ho monstra povo de frenezaj homoj sur la sencerba brutegar' homara ... Ni estis fratoj antaŭ konatiĝi, ni amis belon kaj deziris amon, kaj vin kaj min la sama Dante skuis. Jen, vian manon armis la freneza potenc-avido de malhoma homo, jen, mian koron venenigis morte la suferegoj de milito besta ... Simile al nebulo de mateno printempa, kiun suno vaporigas montranta dolĉan teron verdetantan, egale alridantan ĉiun homon, jen disas mole mia longedaŭra malamo, jen mi vidas en vi fraton. Donaco venis de germana lando: burĝonas paco el sanginta koro. |