Enkomputiligis Don HARLOW

Milito

de Clelia CONTERNO Guglielminetti

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 101-102


Dense premataj homaj kreitaĵoj
en pikildrata rondo.
De kuglofrapo dishakitaj fruntoj,
blondaj hararoj, nigraj hararoj
sangorosantaj.
Vizaĝoj terure blankaj,
kiujn neniu iam rekomponos,
en ŝtalaj ĉerkoj sur la marofundo.
Dise ŝirita karno
en halucinaj kunvolvaĵoj, kie
io moviĝas tamen ...
... Kaj malproksime
por ĉiu
foto-albumo estis:
"Nino jam havas unuan denteton",
"John unujara",
"Hans iras al lernejo",
"Jean ricevas unuan Komunion",
kaj patrineto plore rigardadis ...