Enkomputiligis Don HARLOW

Palinodio

de Clelia CONTERNO Guglielminetti

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 102


Palaj flugiloj lacaj
de mia penso, tiam
ne povis vi ripozi,
ĉar sube vastis la dolorabismoj
senlimaj gape.
Nun vi, flugiloj lacaj,
vin fermu kaj deklinu vian vojon,
kiel sin fermas dolĉe je vespero
palpebroj de infano,
aŭ manoj por preĝado,
ĉar, kie ajn vi haltos, paco regas.