Enkomputiligis Don HARLOW

Siringoj

de Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 92


Mi siringoflorojn havis
multajn dum ĉi tiu jar',
per siringofloroj savis
iun mi de l' viv-amar'.

La siringofloroj flustris
pri printempo kun dorlot'
al animo, kie rustis
sentoj pro la vivokot'.

Mi siringoflorojn havis
multajn dum ĉi tiu jar'.
La siringoj tiom ravis,
ke degelis viv-amar'.