Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Edelvejso, de Nisimura-Masao

de Reto ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 102-105


Edelvejso. Poemoj de Nisimura-Masao. 214 paĝoj kun portreto de la aŭtoro. Broŝurita kun ŝirmkovrilo. Eldonis Japana Esperanta Kooperativo, Osaka.

Nisimura-Masao naskiĝis en japana vilaĝo en 1907 kaj mortis de "kario" (spintuberkulozo) en 1940, postlasinte edzinon, du infanojn, la poemaron Edelvejso kaj tradukon de tri volumoj el la dudekvoluma Man-njo (Poemaro Eterna). Poste dum dekses jaroj lia vidvino ŝparis por fine publikigi lian poemaron. Edelvejso estas do pietata eldonaĵo, netuŝita de poluranta aŭ redaktanta mano. Ĝi estas interesa studobjekto.

Oni povas sekvi la pilgrimon de aziano, propriganta al si nian lingvon kaj ties poezian bazon por mem poetiĝi. Mi volonte scius, ĉu li posedis krome iun okcidentan lingvon, aŭ ĉu pure li studis Esperanton, ĉar en ĉi tiu okazo lia verko havus unikan dokumentan valoron. Pri angla scio eble aludas tri oblikvaj indikoj: 1. Li studis en komerca lernejo kaj laboris en Sumitomo-Kompanio; 2. Li uzas amason da specialaj vortoj: brizo, devori, eksudi, gemuta, gerilo, langvoro, lici, liki, moroza, mungi, pimpa, rekognoski (konesplori), rezoluta, violenta, zefiro; kaj 3. en unu loko li skribas "prezentpakaĵo", eble influite de la angla present (=donaco), sed ankaŭ sen tio bonsenca (oni ja prezentas donacon). Nu, mi havas impreson, ke la specialajn vortojn li glutis el Parnasa Gvidlibro (ne ĉiam bone digestinte ilin), kaj ke lia angla scio, se entute ekzistanta, estis tro eta por lin apogi. Nenio ĝin rekte indikas. Aliflanke la influo de nia poezia kulturo estas tre klara, precipe de Schwartz, Kurzens, Eterna Bukedo kaj Hungara Antologio. En poemoj kiel Pluvomantelo kaj Par-lamento li provas, nekonvene por lia propra genio, skribi ŝvarceskojn. En Banado kaj en la prologo de Nigra Lilio li, same nesukcese, parodias Dornrozeto kaj Mignon de Goethe (laŭ ties tradukoj en Eterna Bukedo). Ankaŭ klaraj estas la eĥoj el Li Tai Po, same laŭ Eterna Bukedo:

1) En vento la aŭtuna, en eta laŭb' agrabla,
en mano vinpokalo kun sentouragan'
mi sidas nun nur sola sen kolegaro tabla (p. 36)

Komparu kun:

   Ĉe plena vinpokal' en jasmenlaŭb' agrabla
Mi sidas sola nun, sen drinka kompanio

(Li Tai Po -- Kalocsay).

2) matene kapon levas mi, vin alparolas,
vespere kapon klinas kaj pri vi memoras. (p. 37)

Komparu kun:

   Kapolevo: brilan lunon mi rigardas,
Kapoklino: naskvilaĝon mi memoras.

(Li Tai Po -- Kalocsay).

Paĝo 47 havas klaran eĥon el Kurzens:

Ne, ne! ankoraŭ skribi vi devas.

Komparu kun:

Ne, ne -- ankoraŭ io devas veni (Kurzens)

Pli trudaj estas, sur p. 56, du pruntoj el Hungara Antologio:

Kun brasiko por viando
de vespero bona frando,
metus orajn du kulerojn
metus orajn du telerojn ...

Versoj 1, 2 estas prenitaj preskaŭ laŭvorte el Malkuraĝulo kaj v. 3, 4 el Ilnjo, bela floro.

Cetere, ĉu mi eraras, sentante la kaloĉajan nuancon de "danda" ("Hararon vian danda vent' karesas kaj konfuzas" -- Streĉita Kordo p. 83) en la bela priskribo de neĝo sur p. 167:

dande dancante en la mole hela horo ... ?

Ne sencela estas tiu fontesplorado. Konstatante, kion Nisimura prenis kaj provis asimili en sia poeta kurso, ni havas bildon pri unu vojo irebla de orientano, kiu volus eniri la fluon de nia poezia kulturo, konstruita preskaŭ sole de okcidentanoj. Nisimura estis delikata spirito ofte tro influebla. Obee li alprenis faskon da vortoj proponitaj de Parnasa Gvidlibro el la fleksiaj eŭropaj lingvoj, anstataŭ pli uzi la aglutinajn eblojn de Esperanto, kiel admonas niaj japanaj korifeoj. Certe, se li estus okcidentano, li sorbus pli facile tiujn influojn kaj pli rapide trovus sian individuan vojon. Lia zigzaga iro ofte lamas gramatike kaj esprime, sed li posedas grandan sentemon kaj temvarion, kaj de tempo al tempo belaĵo aperas: Pluvas, Anaso, Lamento, Kiu dismetas? Dialogo de malriĉuloj, Mian laboron. Ĉe la fino, per la longa eposo Nigra Lilio, li maturiĝas, donante tute memstaran kontribuon al nia poezio. Temas pri soldata trupo pene supreniranta la neĝajn spacojn de granda monto. Jen li parolas pri "peniko da interjekcia nub'" super la pejzaĝo, jen pri la "obtuzaj bovoj" tirantaj la ŝarĝon, jen ke

la marŝo daŭris kvazaŭ skolopendro rampis

Pri rokego, kiu staris supre por vojmontro, li skribas

esperoj kaj atentoj iliaj koheris
tien

Antaŭ sia junaĝa morto Nisimura-Masao efektive eniris la Esperantan parnason. Kun la ĝojo pri tiu frukto mi miksas bedaŭron, ke li bezonis dek jarojn por ĝin atingi, kaj ke la morto baris lin ekspluati la nove eniritan etapon. La tralego de lia verko postlasis al mi kelkajn pensojn pri la vojo kaj kontribuo de orientanoj al la Esperanta literaturo. Mankas spaco por ĉi tie disvolvi la tezojn; mi do notas ilin nur kurte kaj sen komentario:

l. Por uzi Esperantajn, vortojn, ĉiu, ĉu okcidentano ĉu orientano, rajtas rigardi la difinojn en Plena Vortaro kiel plenajn difinojn, kaj apliki la vortojn libere en tiu sencoareo konforme al sia esprimbezono. (La pedantoj protestu: la semantika bezono de Esperanto ne ĉiam koincidas kun la semantiko de la fontlingvoj). -- Nur tiel la lingvo estas demokrate uzebla de ĉiu, sen privilegio kaj sen malavantaĝo.

2. Oni ankaŭ rigardu, kiel aliaj verkistoj aplikas la vortojn, kiujn nuancojn ili donas al la vortoj, kaj oni profitu kaj pluigu tiujn nuancojn en sia propra verkado. -- Nur tiel evoluas la tradicio de nia lingvo.

3. Al niaj folkloraj aludoj, fontantaj ĉefe el la kulturoj greka-romana-kristana, sed ankaŭ iom el norvega, finna, persa kaj nia propre Esperanta kulturo, -- al tiu simbolaro ankaŭ aliaj kulturmedioj portu la siaĵon. Kaj ĉiu verkisto, ĉu el okcidento aŭ oriento, notu klarigojn pri tiaj aludoj. -- Nur tiel ni sintezos nian propran kulturon Esperantan, egale alireblan kaj daŭrigeblan de ĉiu en ĉiu terparto.

4. Estontaj vortaroj ilustru pli amplekse la uzadon de la vortoj ĉe niaj verkistoj: ne nur Zamenhof kaj Kabe, sed ankaŭ Kalocsay kaj multaj aliaj. -- Nur tiel nia lingva kulturo konstruiĝos sane kaj konkorde.

Dume la poemaro Edelvejso meritas la atenton de niaj antologoj, poetoj kaj lingvofilozofoj.