Enkomputiligis Don HARLOW

Eksperto

de Lena WESSEL

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 106-107


La viro, kiun logas kroma scio,
Taksanta sian kleron nur embrio,
Jen staras antaŭ la librejfenestro,
La libroj logas kvazaŭ voĉorkestro.
Avide li rigardas dikan verkon,
Pensante: "Tiu donus cerbosterkon!"
Sed estas iomete aneztezo
Al la aĉetdeziro alta prezo.
Dum antaŭ la fenestro li langvoras,
La ŝrankon de najbaro li memoras,
En kiu tia libro dolĉe brilas,
"Mi prunteprenos ĝin" li ekjubilas,
"Mi devus, se rifuzus la najbaro,
"Akuzi vere lin do je avaro!"
    La bona filantropo subithore
    La libron pruntedonas ĝentilkore,
    Naive li deziras; "Multan ĝuon!"
    (Sed li ne konas la individuon.}
Hojho! La viro hejmen jam rapidas,
Legante ĉe la kafokruĉo sidas.
Ve! Dum al libro donas li omaĝojn,
Kafmakuligas li la blankajn paĝojn.
La ŝprucojn jam li plendas senhezite,
Sed baldaŭ konsoliĝas hipokrite:
"Redoni libron en la nuna stato,
Ne, tio estus ekster la debato!
Mi ŝajnus ja malinda fifiguro!
Do libron gardas mi. (Ne sen plezuro.)"
    Amiko povra atendante staras
    Antaŭ la ŝranko, kaj li fumcigaras.
    Sed la cigaron fumas sen delico
    Pro nigra breĉo en la librovico.
    Ne tenas lia cerbolabirinto
    La nomon de la libroforrabinto
    Do ... kion fari? Grumbli kaj sopiri,
Kaj tro malfrue pensas li en tristo,
Ke pruntedonas nur blindoptimisto.