Enkomputiligis Don HARLOW

Verdaj glosoj

de Reto ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 113


Demakratio. Aktiva tendenco treni ĉion malsupren al sia propra nivelo.

Kluba korifeo. Granda fiŝo en malgranda akvo.

Konscienco. Mallaŭta voĉeto, kiu venas al ni kiam ni faras ion malbonan kaj avertas nin, ke ni estas malkaŝotaj.

Objektiveco. Rigardo de tiu, kiu riverencas antaŭ talentoj neesperantistaj kaj bagatelas talentojn esperantistajn.

Pedanto. Homo, kiu lernis nur unu manieron ion diri, kaj sekve insistas pri ĝi.

Pedantismo. La emo limigi aliajn al la propra malvasteco: malsano de la duonscio.