Enkomputiligis Don HARLOW

La plej bela kanzono

de Ture NERMAN

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 117


La plej bela kanzono pri amo
ne venis al pres'.
Ĝi restis nur rev' en Montmartro
ĉe malriĉa student' de Pariz'.

Ĝi estus lumiginta la landojn,
printempon ĝi farus trofe';
al sia koro premus la mondo
novan Musset.

Li estus promeninta sur kajo
kun iu pala kaj eta Lucile
kaj verkus violojn kaj kisojn
nun en nokt' de april'.

La plej bela kanzono pri amo
ne venis al pres':
amastomben metita en Flandro
kun malriĉa student' de Pariz'.