Enkomputiligis Don HARLOW |
Jes, jes, vi min konsilas saĝe; jes, mia amo min detruas; mi devos venki ĝin kuraĝe; jes, tia amo ja tabuas; vi pravas; ĉiu amo tro altvalorigas la amatan; jes, iluzioj pri hero' beligas homon kriplan, ratan. Nur iluzio de elekto, porrasa trompo de Natur', portempa lumo de perfekto, okula iluzio nur; glandoj de homa best' petolas kaj sin pravigas iluzie; nur sangobolo nun parolas; mi amas febre, senracie. Amik', vi pravas absolute en via saĝo gratulinda. Mi ne kapablas plu refute paroli pri ĉi amo blinda; mi konsumiĝas amofebre, kaj sen esper' pri rekompenco; mi devos nun min savi, nepre, el tiu ŝtormo de sensenco. Vi pravas. Mia iluzio trompas, torturas min, konsumas. Ĝi estas mia tuta scio; pro ĝi la tuta vivo lumas. la sensoj sentas superhome; la intelekto pli demandas; rigardas astre, astronome. Vivo je pretervivo randas. Jes, mia amo min detruas per mia vana fi-fidel'; volbe la supra spaco bluas, mi estas parto de l' ĉiel'; mi devos tuj detrui mian amon, aŭ ĝi detruos min; mi aŭdas strangan voĉon dian ... jen mortas roz' en karmezin'. Eble la rozo estas vundo en nia kosmo; steloj febras; freneze flugas la hirundo kaj nizo ŝvebas; eblas, eblas. Eble freneza belo ĉie tenas nin trompe en miskono; mi vivocentras iluzie; ĉirkaŭ mi brilas fremda bono. Mi ekkomprenis bonon nur per mia amo; mi sopiras al karitato kaj matur' nur ĉar mi febre amdeliras. Jes, mian amon mi detruos, aŭ mia am' detruos min. Mi amos. Kaj mi evoluos. Kaj Dio zorgu pri la fin'! |