Enkomputiligis Don HARLOW

Legante leteron amikan

de Magda CARLSSON

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, p. 99


Frapeta son' en mia leterkesto,
promesoriĉa kaj vigliga son'! --
Aperti, legi -- franda literfesto.

Jen varma homo, ŝpruca sentfontano,
al mi do pensis -- kia mirdonac'! -
folion prenis, plumon en la mano ...

Al mi oferis li, post tagaktivo
kun horoj plenaj de vipanta urĝ',
guteton de la forfluanta vivo ...