Enkomputiligis Don HARLOW

Malgranda kaj granda

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 115-117


Mi ne scias, ĉu iu jam eksplikis la kaŭzon kaj originon de tiu fenomeno; tamen estas nerefutebla vero, ke oni precipe amas aĵojn malgrandajn, malgrandegajn aŭ iel malgrandigitajn. Vidante ekzemple tute etan ĉambron, siaspecan blankan kaj intiman neston, en kiu apenaŭ povas kuŝigi sin unu matura homo, oni komencas beate rideti kaj deklaras entuziasme, kiel bela ĉambreto ĝi estas. En la Hispana Ĉambrego (1) aŭ en la, navo de la Sankt-Vita Katedralo oni nepre ne ridetas ĝojege, sed eksterordinare serioziĝas kaj kun respekto okulmezuras la gigantajn dimensiojn. Se la homo renkontas etan kabanon, li alridetas ĝin kaj ŝajnas al li, ke li povus en ĝi feliĉe vivi; neniu tamen dolĉe alridetas la Muzeon aŭ la kazernon en Vrŝovice (2): evidente tial, ke ili estas grandaj. Oni rigardas kun plej afabla rideto dormantan katidon, sed kun serioza respekto oni rigardas dormantan leonon. Aĵo eta estas iel gajiga kaj intima kaj vekas en ni senbridan delikatsentemon; objekto tro granda estas okulfrape serioza kaj samtempe kvazaŭ iom terura. Oni ne volus dormi en la Hispana Ĉambrego nek loĝi sub la kupolo de la baziliko de Sankta Petro. Oni preferus dormi en kampgardista budo aŭ loĝi en marcipana kabano. Mi ne kredas, ke oni povus ami elefanton kaj volus ĝin kunpreni en la liton por karesi ĝin. Mi ne konjektas, ke oni volus teni en granda akvario balenojn. Orfiŝetojn oni ne kulturas tial, ke ili estas oraj, sed tial, ke ili estas malgrandaj. Oni ankaŭ ne kulturus en kaĝo kantantajn kerubojn, ĉar ili verŝajne estas tro grandaj; sed oni certe kulturus ilin, se ili estus etaj kiel kanarioj. Dum oni konstruis stratojn por interbabili kaj loĝi en ili, oni konstruis ilin mallarĝaj. Se iu reĝo aŭ bankdirektoro konstruigus al si dormoĉambron grandan kiel stacidoma halo, oni dirus, ke li estas freneza, kaj fakte li estus tia. Estas malgrandaj aĵoj, kiuj elvokas nian sentemon; objektoj grandaj elvokas nur nian respekton.

Kial do malgrandaj aĵoj plenigas nin per speciala gojo kaj bonhumoro? Tion mi bone ne scias; eble tio estas malnoviĝinta kutimo el la infanaĝo, kiam ĉio malgranda ŝajnis al ni infana kaj nia. Se mi kiel malgranda bubo volis senti min en mia mondo, mi rampis sub la tablon aŭ en keston. La ŝtipejo al mi ne sufiĉis, ĉar ĝi estis por mi tro granda; tial mi elkonstruis en ĝi por mi tendon el malnova tuko. Nanan ĉevalon mi kutimis rigardi kiel ĉevalan idon: hundbudo ŝajnis al mi esti dometo por infanoj. Estas eble, ke nia simpatio por etaj objektoj estas la lasta restaĵo de nia infanaĝo; ĝi tamen povas esti ankaŭ la lasta restaĵo de la prahomo en ni. La antikva Adamo devis versimile tre timi ĉion, kio estis pli granda ol li; li sentis sin sekura sole antaŭ tio, kio ne minacis lin per siaj dimensioj. Konjekteble pli facile ridigis lin rigardo al sovaĝa kuniklo ol al sovaĝa urso. Li certe sin sentis pli libera en malgranda kaverno ol en la granda mondo. Malgrandaj estas ordinare tiuj aĵoj, kiuj ne estas danĝeraj. Nur en la malgrandaj dimensioj de sekuro kaj intimeco povis en la homo ekburĝoni la mirinda floro de sentemo. La homo traktas delikatsente malgrandajn aĵojn evidente pro tio, ke li povas fari tion senriske. Grandaj aĵoj estas kvazaŭ senhumoraj; se elefantoj ludus kiel katidoj, mi opinias, ke tio plenigus nin per timego. Se la Memnon-kolosoj sin levus kaj komencus ludi piedpilkon, ĝi estus spektaklo preskaŭ apokalipsa. Grandaj aĵoj estas kondamnitaj al terŭra seriozeco.

Sume ŝajnas, ke la homo precipe amas malgrandajn aĵojn ne tial, ke li estas pli granda kaj pli saĝa ol ili, sed tial, ke li mem, interrilatante kun ili, iĝas malgranda. Homo ludanta kun katido ne konsciigas al si, ke li estas grandega kiel monto, sed li plie havas impreson, ke li estas ludema kaj fidema kiel la katido. Homo, kiu sin klinas al eta floro, faras sin, kiom li povas, malgranda ankaŭ en sia animo, por proksimiĝi al ĝi. Se ni iam provas eskapi la mondon, faras al ni plezuron esti malgranda. Ni repozas sur malgrandaj aĵoj; ni amuziĝas per bagateloj. Ni ne povas diri, ke nin distras la oceano, sed distras nin ekzemple akvario. Ni eskapas iomete nian ekziston, se ni malgrandigas nin en malgrandaj aĵoj; la vivo estas pli facila, kaj pli ludema en tiu momento, kiam ĝi estas pasigata en io tre malgranda. Ĝi seniĝas je siaj tragedieco kaj pezo. La liberiga beleco de malgrandaj aĵoj konsistas en tio, ke ili ĝustadire estas nesuperebele komikaj.

1926.


Piednotoj

(1) En la praga Kastelo.
(2) Praga kvartalo.