Enkomputiligis Don HARLOW

Unu letero de L. Zamenhof

de L. L. ZAMENHOF

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 82-83


Estis en 1905. La Unua Kongreso febre prepariĝis, ne sen disputoj inter la diversaj eminentuloj de la Franca Movado. Sed precipe unu penso maltrankviligis tiujn, kiuj bone konis la staton de la aferoj: ĉu Zamenhof kapablos veni al Boulogne, malgraŭ siaj malprosperaj financoj? Generalo Sebert volis, almenaŭ en tiu direkto, forpuŝi ĉian baron, kaj li proponis anonime al Zamenhof sumon sufiĉan por kovri la vojaĝon kaj la restadon. Jen kion respondis al li la Varsovia okulisto.

Dro L. Zamenhof
Varsovio
str. Dzika No 9

20/V 05

Tre estimata Sinjoro!

Kun granda danko mi ricevis Vian leteron kun la sumo de 376 rubloj, oferitaj por mi de nekonata amiko, por faciligi al mi mian venon al la kongreso. Sed kvankam mi tre alte ŝatas la bonan amikan intencon de la nekonata oferinto, mi tamen tre bedaŭras, ke mi ne povas akcepti la oferitan manon, kiun mi petas Vin redoni al la oferinto kune kun mia plej sincera kora danko.

Mi tute ne kaŝas antaŭ Vi, ke mia veturo al la kongreso estas por mi efektive tre malfacila. Mi havas nenian kapitalon kaj mi vivas kun mia familio de mia ĉiutaga perlaborado; tial la kostoj de la vojaĝo kaj la preskaŭ trisemajna perdo de profesia perlaborado estos por mi efektive sufiĉe peza; tamen ankoraŭ pli peza estus por mi la konscio, ke al la unua granda festo de Esperanto mi veturas por fremda mono. Tial mi neniel povas akcepti la grandaniman oferon, kvankam mi estas tre danka al Vi, estimata Sinjoro, kaj ankaŭ al la nobla nekonata oferinto por Viaj amikaj intencoj.

Kun alta estimo,

Via L. Zamenhof.

Al tiu letero mi volus aldoni ian paralelaĵon. La sekvantan jaron, Zamenhof, kiel mi rakontis en la "Leteroj" (I. p. 293/4), veturis al Parizo kaj Bruselo, por diskuti kun Javal kaj Komandanto Lemaire la demandon pri reformoj. Oni scias, ke ili ne povis akordiĝi, sed oni tuj vidos, ke tio nenion deprenis de la respekto, kiun li elvokis per sia seninteresiĝo. Jen la letero (tradukita el la franca), kiun Lemaire skribis al Javal, la 23an de Oktobro 1906:

Zamenhof foriris. Mi estis korpremita, vidante foriri -- tiel perditan en la vasta mondo -- tiun duon-Kriston. Li ne volis, ke mi provizu al li seĝon en la luksa trajno ĝis Berlino. Li foriris, en sia humila triaklasa kupeo, kun bombonoj por sia eta filino, kaj du brioĉoj por si. Mi opinias, ke li donis al ni admirindan ekzemplon...

Pro principo, li estis ĵus rifuzinta donacon de 250 mil frankoj, t.e. dek mil anglaj pundoj de 1914...