Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p. 152


Iutage, Honoro, Akvo kaj Vento estis adiaŭontaj reciproke post longdaŭra vojaĝo tra la mondo.

-- Kie ni povos renkontiĝi denove? Demandis Akvo kaj Honoro al Vento.

-- Jen mi loĝadas sur montpintoj, respondis Vento, jen mi ludas sur la ebenaĵoj, jen mi petolas sur la stratoj, jen mi funkciigas la muelilojn, jen mi plenblovas la velojn de la fiŝkaptistoj, jen mi movetadas la marondaron, jen mi kisetas la florpetalojn, jen mi alkuras refreŝigi la fraŭlinon, kiu min invitas per sia parfumita ventumilo ...

-- Kaj kie ni povos revidi vin? Sin turnis Honoro kaj Vento al Akvo.

-- Mi trafluas la florkovritajn herbejojn, respondis Akvo, banas la plantaĵojn, surrosigas la ĝardenojn, sensoifigas ĉie la brutaron kaj la homojn, respegulas sur la serenaj lagoj tage la sunon, nokte la stelojn kaj la lunon, kaj kelkfoje kaskadas rulbruege en majesta fortelmontro...

Tiam, Akvo kaj Vento demandis Honoron:

-- Kie ni devos serĉi vin kaj havi la plezuron vin havi kun ni?

-- Rilate al mi, parolis Honoro, bedaŭrinde, geamikoj, kiu forperdis min, neniam plu min denove renkontos!