Enkomputiligis Don HARLOW

Apelacio

de G. E. MAŬRA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 123-125


"J'en appelle à la postérité!"
La Brige.

Cedinte, mia kara Varingjen',
al via panegir', mi tenas jen
en miaj manoj la poembiblion,
la "Esperantan", jes, "Antologion"!
Kaj mi konfesas (iom fruntopeze),
ke inter tiom da artaĵoj, meze
de tia elflorado de belstilo,
mi tuj ekserĉis, ne sen maltrankvilo
kaj eble eĉ kun iom da ĵaluzo,
ĉu spuron tie lasis mia muzo.
Mi foliumis, foliumis febre,
ĝis, ĉe paĝturno, kelkaj versoj feble
aŭdigis memoratan flustron ... Kristo
Parnasa! -- "Polurita Romantisto"
jen l' etiket' al mia nom' alkroĉa!
Nu, polurita, tio flatas fajne;
sed romantisto, vere! Ĉu verŝajne?
Mi, kies kant' humilis duonvoĉa,
kiu min gardis de l' bombasto, preskaŭ
kiom de l' ĉasto, pesto kaj Unesko!
Ĉu oni iam vidis min, kun haroj
distaŭzaj, liri ĉe la ŝtormaj maroj,
aŭ drivi, svenadante, sur la lagoj?
Ĉu mi bojigis iam la vertragojn
per amdeklaroj al la frida luno?
Ĉu himnis mi misterojn de l' mallumo?
Ho Byron, ho Musset! Mi, ho Novalis!
sentimentalon vian ne rivalis,
kaj jamjam la tamtamon ĵetis flamen.
-- Bone, vi diros, mi konsentas; tamen
de kia timbr' aŭ ton' via muziko?
Ĉu vi pretendus al "metafiziko"?
Al mi viaj titoloj ŝajnas povri.
En viaj versoj eblas ja malkovri
aŭ anapestojn tie aŭ daktilojn,
sed anakondojn, sed pterodaktilojn?
La stegosaŭrojn vi ne bredas horde;
vi ne modelis per profetaj manoj
la hidan ŝlimon de l' praoceanoj;
vi ne vibrigis emociakorde
la vervajn gruntojn de la kavernhomoj:
"umpfr, hrraĥ, kŝunks, ngoŭĉj" -- ĉitiuj vortatomoj
de la estonta milda Esperanto.
Vi ja parolis, eĉ kun tro da vanto,
pri flirtoj kun ravantaj brunaj beboj,
sed eĉ ne verson ĉizis pri l' ameboj,
ĉi simbolegoj de la kosmaj streboj!
Al via muz' nur rozoj estis nutro:
da dolĉoj tiaj ni jam legis, nu, tro.
Aĥ ia vomaĵoj, ruktoj, spermo, putro!
Jen la flagvortoj, jen la moto ŝika
de l' pura poezi' metafizika!
-- Ho prava profesoro! mi konfesas
pri ĉiuj tiuj mankoj; eĉ herezas
ĝis pensi ja, ke la muzik' konkreta,
la senfigura pentro, la proleta
subrealismo 'stas nur dekadenco
de l' art'; ke danco iĝis kunatenco
sovaĝa al la harmoni' beltakta;
televizi' dormigas min; l' abstrakta
skulpturo iel lasas min glacia;
kaj la "mobiloj" el dratar', per sia
absurda turniĝado, vane gestas
al mia senatento. Kio restas
al mi, se ne bedaŭri esti tio,
kio mi estas, ĉu ne? sen partio,
sen skolo, sen patrono, kaj sen ismo,
malfrua fil' de l' olda paganismo ...
Mi ne koleros do al mia juna
kunbardo, nek al lia oportuna,
sed iom simpla klasifiko pri mi.
Io sukcesis tamen min deprimi:
lia malvarma, tranĉa maniero
almeti jam al mia kariero
la finan punkton: "ankaŭ lin englutis
milito". Jen! Liutis kaj kaputis,
kvazaŭ en la antikva epitafo.
Kun sia mieneto de serafo,
en mortotuk' li min trankvile ligas.
Ne tiel oni homojn enterigas!
Kiel barbare buĉas vin ĉi Skoto!
Sed ne mutigos min silent-bojkoto:
pri mia mort' ankoraŭ mi ne aŭdis!
Amik', ne kredu, kion tiu Auldis;
mi spiras, vivas, kaj por vin konvinki
ne lasi min en la nenion sinki,
kaj por je l' klaĉo igi lin bedaŭra,
jen kelke plu de
                via
                    G. E. Maŭra