Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtuno

de G. E. MAŬRA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 125-128


1
Virginaj korpoj, mildaj al niaj lantaj amoj,
ombraj valetoj, pintoj fieraj, glataj plaĝoj,
perdita paradizo de niaj printempaĝoj,
por ni ĉu vi jam estas forfermitaj sezamoj?
2

Ŝvebas leĝera la or'
    -- ludo suna --
en delikata l' aer'
    fru-aŭtuna.

Flavo kaj grizo kaj ruĝ',
    fajnaj farboj,
lukse eksplodas fajriĝ'
    tra la arboj.

Blankoj ĉe l' lago. Agord'
    lumovibra.
Ĉie al mia rigard'
    ekvilibra

ĝojon elvokas alkur'
    de l' aŭtuno,
ĉar en mi pulsas je l' kor'
    ĉiam juno.
3
Tuta tenero kaj mildec',
el granda amo eta pec' --
    ho sonĝita!

Ĉe strat' tintanta de l' ŝuet',
ludevitema siluet' --
    ho dubata!

Tremo kaj febro kaj deŝir'
sub akraj klingoj de l' dezir' --
    ho svenonta!
4
En duonnokt' de febraj sensperturboj
fantomas viaj kurboj.
Tra sonĝvual' aŭdiĝas la susuroj
de viaj silkaj kruroj.
Kaj splenonubon viaj etaj ŝuoj
boras per lumaj truoj.
5
Tri etaj plumoj
malpezaj en la spaco --
pafita bird'.

Du etaj plumoj
sur via felta ĉapo
kisita rid'.

Unu eta plumo
ĉe mia inkovazo --
trafita rim'.
6
Kloŝ' en marprofund'.
Kaŭre sur la grund'

skrapas en angor'
mi iom da or'

por Vi, ĉi-supre rida,
ho Ŝaŭmnaskita!
7
Sub la severa verda volbo,
kie neniu kantas bird',
iras en muta memabsorbo
mia Sopir' kaj via Bild'.

Kaj la Sopir' humile plendas
pri la sufero de soliĝ',
de kiel longe li atendas
kaj revas al kara feliĉ'.

Sed via Bild', iel lontana
en la silenta ŝveba lum'
apude plu paŝetas, vana
al lia kiso kaj brakum' ...
8
Oktobraj poploj laŭ la bordoj
    lasas de supre,
orgojlaj, sian longan ombron
    ondiĝi suple,

ondiĝi kiel la hartufoj
    de ia niksina
trupo, se vagas altaj flustroj,
    eĥ' malproksima

reelvokante el la nimbo
    de ŝiaj blondoj
la nudan korpon, kies himno
    trans la jarlongoj

retenas min ĉe l' ludo supla
    de briloj okraj
kaj bluaj klaroj alge sub la
    poploj oktobraj ...
9
Aĥ kiel ruĝa, kiel brua
ĉi kompatinda urĝa kor'
    La krepusko muskoŝua
    gvidas jam la tagon for.

Ĉu pulsi ĝojon kaj amaron
kaj sange ĉiam nutri senton?
    Unu pom' en la herbaron,
    unu vort' en la silenton.

Ha penu plu, eĉ senkonsole,
en strebo al iriza bel'!
    Vangon tuŝas mano mole.
    Tremo de l' unua stel'.
10
Min ravas plu de l' homa komedi' la naivo;
la rozoj kaj la roboj mian dediĉon gardas;
kaj du revemaj lipoj ankoraŭ por mi nardas ...
Ho Di', min prenu, antaŭ ol tedus min la vivo!