Enkomputiligis Don HARLOW

Cigana historio

de Jiri PRUŜA

elĉeĥigis Adolf STANURA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 147-151


Kiam oni atendas en laktovendejo kun kruĉo en la mano, ĝis estos la vico, oni sciiĝas pri diversaj aferoj. Estas malnecese aboni gazeton!

Denove oni faris maljustaĵon al familio de najbaro. Oni ne konfirmis la fidindecon de ilia infano. Tia talento kaj tia ĉielen vokanta maljusteco! Kaj kiaj ridindaj pretekstoj! La fileto partoprenis unujaran terkulturan laborbrigadon, kompreneble li ne elportis tiajn terurajn cirkonstancojn kaj fuĝis. Poste oni riproĉis al la infano, ke li pro ŝerco eltiris horleĝon el poŝo de kamarado kaj forgesis redoni ĝin. Tute ordinara bubaĵo -- el kiu oni faris kolosan aferon. Kiu volas bati hundon, ĉiam trovas bastonon. Al kiu ajn cigano oni hodiaŭ kredas pli volonte ol al homo el bona familio. Tiaj estas la rezultoj de nia klopodado, tiel statas la aferoj!

Mi jesas: Jes, ĝuste tiel. Kaj por ke la parolo ne haltu, dum la lakto fluas tiel malrapide, mi aldonas historion. Ankaŭ pri horloĝo, ankaŭ pri bubajo, ankaŭ pri ciganoj. La najbaro havu ĝojon kaj la infano (parenteze: dekokjara minus du monatoj) ion por primediti!

Kulpulo: Eleg Ĵig.

Nacieco: cigana.

Profesio: metilernanto en la nacia maŝinfabriko en Ostrava.

Lasta loĝloko: Ŝtata bieno Ruĝa Korto, distrikto Krnov.

"Corpus delicti": 1 pojnhorloĝo, marko Pobjeda.

Okazis: dum terkultura laborbrigado en komuna logejo.

Motivo: sopiro posedi horloĝon, vivi en naturo dum certa tempo, interrompi dumtempe la lernadon, kaj, laŭ eldiro de la kulpulo, ankaŭ klopodo helpi al nia ekonomio.

Atestantoj: mi.

Protokolis: ankaŭ mi. En paperbloko formato A5 per patentkrajono L. & C. Hardtmuth 5001.

Horloĝo -- tio estis plej granda sopiro de Eleg jam dum kelkaj jaroj. Posedi pojnhorloĝon sur manradiko, povi kiam ajn rigardi la montriletojn kaj nur tiel preterpase elbuŝigi: Jam tioma horo! aŭ: Nu vidu, kiel la tempo forpasis! Kiel kreskus onia reputacio!

Tamen ve -- kiam Eleg estis ankoraŭ hejme, ĉe la gepatroj, kiel li estus povinta pensi pri plenumo de tiel multekosta deziro? Bonan horloĝon oni ne aĉetas por malpli ol kvin centoj. Eĉ la plej ordinara, plej malnova, eluzita, en la montrofenestro de brokantejo, havis ĉe buko de rimeneto alpendigitan prezindikon kun la cifero: Kĉs: 200,--. Kaj provu diri hejme: Panjo, donu al mi ducent kronojn, kiam kun vi vivas kvin gefratoj, por kies vivtenado la gepatroj apenaŭ kapablas laborgajni! Kaj tiel Eleg nur rigardadis la montrofenestrojn, karesis la malpuretan manradikon kaj revis pri tio, ke brilanta nilona zoneto ĝin ĉirkaŭas. Bruna -- aŭ prefere ruĝa aŭ blanka, kiu plej bone kontrastus sur la bruneta haŭto.

Kiel vidiĝas el la cirkonstancoj, estis pli ol versimile, ke la deziro de Eleg ne plenumiĝos baldaŭ. Ja eĉ la paĉjo -- kiu tamen perlaboris belan monon ĉe la konstruado -- devis kontentiĝi per ordinara nikela bulbgranda horloĝo, kiun li ĉiuvespere pendigis sur najleto apud la lito kaj matene enmetis en jakpoŝon. Kaj la panjo? Kiel ŝi kuraĝus pensi pri tia vantaĵo, kiam en la familio jam estas unu horloĝo. Do, ĉu mirinde, ke Eleg ne kapablis rezisti, kaptis la okazon kaj ... Atendu, ni ne antaŭkuru!


Eleg lernis en la maŝinfabriko en Ostrava. Li estis tie la unuan jaron kaj klopodis entute honeste penetri en la sekretojn de la nigra metio. Li funkciigadis la tornmaŝinon kaj lasis ĝin ĉirkaŭmordi feran stangon, el kiu finfine koviĝis brilantaj ringetoj. Aŭ li fiksis ringetojn en ŝraŭbtenilo kaj plenigis ilin per arĝentkoloraj kugletoj, kiuj facile kaj glate turniĝas en sia kuŝejo. La laboro tute plaĉis ai Eleg, ni mensogus, se ni parolus alie. Sed jen estis la dekkvin jaroj de ciganido, kiuj sopiris al la suno, al la vento taŭzanta la buklajn harojn, al herbaĵo, sur kiu povu ekkuri la piedoj de Eleg. Se al vi plaĉas, vi povas konjekti, ke la romantika animo de Eleg sopiris ankaŭ al la bluaj horizontoj, kiuj tie en foraĵo, iom super la tero, blankiĝas aŭ malaperas en kumuluso da pufaj nubetoj.

Tial okazadis, ke la oblikvetaj okuletoj de la ciganido iom tro ofte rigardadis en la fenestrojn, kaj tiam en la keston falis plia fuŝita produkto. Sed neniom pli kaj neniom malpli ol ĉe la aliaj samaĝaj lernantoj.

Sajnis, ke neniam estos alie. Al Eleg la vivo ŝajnis liniita antaŭ li kvazaŭ de estonta ŝoseo, pavimota per ordinaraj tagoj. Tamen la sorto decidis alie. Se veron diri, Eleg helpetis iom al ĝi, kaj pro tio li ricevis kapofrapon de la paĉjo.

Unu tagon okazis. ke en la laborejon eniris du varbistoj. Estis necese -- kiel oni diras -- "certigi" la kampanjon "Junularo helpas la limregionojn", kaj oni kolektis procentojn por plenumi la kvoton. La junaj herooj, kiuj jam longe antaŭ la kampanjo revis super la sekrete prunteprenitaj poŝromanaĉoj pri la larĝa prerio kaj gregoj da blekantaj bovinoj, suspektinde rapide forpuŝis la romantikon, treege diligente profundiĝis en laboron kaj tiukaŭze versimile preteraŭdis la proponon por realigo de iliaj ĵusaj revoj .

Kial ni mensogu al ni, la procentoj amasiĝis etrapide. Malrapide, malrapidete, do ĝojige bonvena estis ankaŭ levita mano de la ciganido.

En la familio ĵig ekestis ŝtorma krako. Ne miru, ankaŭ la ciganoj amas siajn infanojn kaj ili volus havi ilin ĉe si. Nur la avo de Eleg saĝe skuis la kapon: La sango en li ekribelis, la sango. Kia ideo, ligi ciganon al tornmaŝino ...!

Je la dua tago, Eleg preskaŭ reprenis sian aliĝon. Sed li iom hontis. Kion pensus la neciganoj! Kvino da ili aliĝis el la laborejo. Kvin metilernantoj! Cetere, ĉevalojn paŝti, bovinojn melki, fojnon sekigi -- ho, fojno kaj ĉevaloj! Kaj laŭdire, oni povas eĉ multe laborgajni.


Ruĝa Korto estas granda bieno. La dento de l' tempo ja ie-tie ion ekronĝis en masonaĵo kaj en tegmento, sed entute ĝi estas konstruaĵo fortika, la korto estas vasta kaj la pejzaĝo -- vere ĝuo por la okuloj. Ĉe unu flanko longdekliva monteto kun nigra arbo kaj disfalanta ruino, ĉe la dua flanko larĝa tabulo da kampoj, etendiĝanta ĝis la pola limo. Kaj la herbejoj -- verdaj kaj sukaj, ke oni preskaŭ envias al la bovinetoj, kiam ili ekbuŝas la herbon! Kaj la vesperoj! Varmaj, humidaj, kiuj trapenetras onin ĝisoste, ke oni eĉ ne povas dormi dum la tuta nokto, kaj la ĉielo plena de puraj flirtantaj steloj ...

Venis, vere, ankaŭ tagoj grizaj, pluvaj,kiam akvofluetaj torentis de sur nebulitaj fenEstroj kaj monotone gutis en la flakojn. Ankaŭ vesperoj, kiam oni laca, frostotrema kaj aĉhumora grimpis sub litkovraĵon sen unusola vorteto.

La okuloj de Eleg notis multon: grimacojn ĉe la kalkulado, kiu kun kiu kaj en kiun ĉambron; ŝlosadon de la kofroj kaj signifoplenajn rigardojn al la ciganida lito, sur kiu restis unusola Eleg, kiam la ceteraj foriris forpeli la enuon en najbara vilaĝo. Ili observadis ankaŭ la ŝancelirantajn revenintajn el gastejo, kaj malviglajn figurojn, treniĝantajn sur la kampon, de kie Eleg estis forveturiganta jam trian ŝarĝon.

Foriris multaj el tiuj, kiuj levis la nazon super la ciganido. Jesja Eleg ricevis eĉ rekontentigon, kiam li per levita mano kundecidis pri ilia eksigo. Atentinda estis tiu brigad-jaro. Eleg vivis kun ceteraj knaboj en unu ĉambro, manĝis kun ili ĉe unu tablo. Li sidis kun ili sur balanciĝanta veturŝarĝo da fojno kaj kantis, ĝis la ĉevaloj preskaŭ sovaĝiĝis ... Perfekte li ekkonis la knabojn kun pli hela haŭto. Li konsciiĝis, ke ne estas diferenco en koloro de la haŭto, sed en koloro de la konscienco.

Ni konfesu laŭvere -- multfoje ankaŭ Eleg eksopiris fuĝi, kiam vespere fojnoj ekodoris. Multfoje liajn piedojn logis al si la arbaro, aŭ la asfalta ŝoseo, de varmego moliĝanta, iri plu ... Sed li persistis, dum la tuta jaro li persistis, kvankam dekses "blankaj" dizertis.


Rimarkeble pli bruneta li revenis al Ostrava post unu jaro, kun eleganta pojnhorloĝo sur la mano. Jam en tria monato li estis ĝin aĉetinta, ĉar en la bieno la salajro ne estis mezurata laŭ grandeco, nek laŭ aĝo. Kelkajn belajn milojn li ŝparkolektis dum la jaro. Je ŝparlibro li deponadis. Eble ĝi estis entute la unua cigana ŝparlibro ...

Eleg -- malgranda, ne tro belaspekta ciganido -- revenis kun honoro. La avo ne pravis pri la sango. Post la reveno, la laborejo ne plu ŝajnas al Eleg tiel nigra.

Oni ja povas, post la laborhoroj, kiam ajn elveturi en la kampojn. Sufiĉas ekrigardi la horloĝeton kaj forrapidi al aŭtobuso. Kaj oni tute ne devas timi, ke oni malfruiĝos, ĉar kiu havas tiel honeste merititan horloĝon kiel Eleg, estas estro super la tempo, eĉ se li havas oblikvajn okulojn kaj videble pli multe da pigmento en la haŭto ...