Enkomputiligis Don HARLOW |
Faldas mi malrapide en la nigran valizon la vestaĵojn. Ŝajnas al mi, ke mi en ĉerkon sternas mian junecon, tiel metante unu sur alian krucforme ĝiajn jam senvivajn brakojn. Per amaj fingrotuŝoj milde la faldojn akompanas mi de la vesto al vi tiom plaĉinta, karulo mia, ĉu vi ĝin memoras?, la vesto blanka, ĝoja, virin-knabina vesto. Kompatinda vesteto, dormu en la valizo, en la valizo nigra; karesas mi la mil plisetojn, kvazaŭ per mano pia mi palpebrojn fermus al mortinta juneco. Kaj nun mi premas la valiz-kovrilon, kiel en la anim' mi pene premas tro da aĵoj, kaj nun du etaj frapoj de la seruroj ... Adiaŭ, dolĉa mortinta juneco. |