Enkomputiligis Don HARLOW

La krono

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p. 154


Mi sentas min kronata
per stela lumo kaj dorna kratago,
dum iras mi en promenado
kune kun vi, infano mia.
Virinoj turnas sin por min rigardi,
kvazaŭ komencus mia krono ardi:
eble ĝi estas flama ĝojoplekto,
aŭ en mia okul' brilas reflekto
de la viaj vidintaj paradizon:
ĝia profund' enfermas
anĝel-fugilojn kaj dian rideton:
rideton de Madonoj,
en kies brakoj la Infano nestas;
benata estas mi inter virinoj,
kaj vi benata mia frukto estas.