Enkomputiligis Don HARLOW

Nokta halto

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 153-154


La vagonaro haltis en kamparo;
kaj rev-invite, el kupe' apuda,
malĝoja venas kanto montarana,
mistere florumantan la silenton
de l' nokta halt' sur nekonataj reloj.
Montara kanto, voĉo de altecoj,
ho alportanto de memoroj puraj ...
Vespera sereneco en kabanoj
sub rokoj neĝo- kaj glaci- kovritaj ...
Restado alte super la valaro
malsupre divenebla tra l' vaporoj,
sed ne sentebla jam; silentigata,
jam forigata kun klaĉado sia,
kun sia vane-cela laciĝado,
kun sia angorado koro-prema ...
Ho sun-subira libereco plena
de l' tera pezo, de la teraj pensoj ...
Ho kantoj, montar-kantoj de l' kabanoj
"nenio" ĉarma tra la neĝ-kolosoj,
mirakla ponto inter hom' kaj Dio ...
Aĥ jen, la vagonaro ekveturas,
la rado-bruo rompas la miraklon,
la ritma ferumado ĉion maĉas,
la nokto glutas mian memoradon.