Enkomputiligis Don HARLOW

Voĉeto

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p. 155


Ho poezieto veninta de l' koro,
mallaŭta timema voĉeto de ploro,
ĉu devas en sunon eliri nun vi?
Larmema sopiro al paco vi estas,
malpeza subtila ĉarmeto vin vestas,
ellaso malgaja vi venis de mi.
Anima profundo ĵaluza vin vokas:
ankoraŭ neglatajn cikatrojn vi ŝokas;
kaj mi ... kiu estas por sendi vin for?
Ĉu vin, la animajn sekretojn konantan,
mi ĵetu en mondon armilo-sonantan,
ho poezieto veninta de l' kor'?