Enkomputiligis Don HARLOW |
Per ordinara korespondo ĝi komenciĝis, nia amo -- kaj jen inundis, kiel ondo, kaj jen fariĝis ĝi ornamo de viv' ŝajninta senespera, sed nun ŝaŭmanta kaj jubila, kiel torento maltrankvila, fluanta el profundo tera! |
Okt. 58.