Enkomputiligis Don HARLOW

Memorindaj diroj

esperantigis A. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p. 160


Humuro, tio estas scii, ke ĉio, nepre ĉio estas komika ... kondiĉe ke ĝi okazis al la aliaj.

(Marcel Achard).

Li ĉiam kredis pri la virto de la virinoj. Alidire, ŝajnis al li malfacile, ke virino povus forgesi pri siaj devoj kun iu alia, ol li mem.

(Tristan Bernard).

Oni faru al si amuzon mensogi al la virinoj: oni havas la impreson, ke oni estas repagata.

(Sacha Guitry).

Tiuj junulinoj! Ili imagas, ke, ĉar ni metas al ili ringon sur la fingron, ili povas meti al ni alian en la nazon!

(Alphonse Allais).

Ŝi estas unu el tiuj virinoj, kiuj konas la prezon de ĉio kaj la valoron de nenio.

(Oscar Wilde).

Jam tre virineca, ĉar, dum ŝi mem ne pensis, ŝi pensigis la aliajn.

(Rachilde).

Vane estas esperi, ke oni kantigos hozanon al la amasoj, se oni ne eniras en la urbon rajdante azenon.

(F. Nietzsche).

Se virto estus bona ŝparlokado, jam de longe la bankmastroj estus tion rimarkintaj.

(E. Renan).