Enkomputiligis Don HARLOW

Hebridea Romanco

de John FRANCIS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 144-146


En la 19a nro de La Nica aperis, sub tiu titolo, la unuaj 13 versoj el tiu sorĉa poemo (cetere aljuĝita al la Novaj Hebridoj), sekvataj pro neklarigebla eraro en la ordigo de la manuskriptaj folioj, de la tri lastaj versoj de alitema soneto; kio igis la romancon definitive hibrida. (En efektiveco, temas pri la nordokcidentaj skotaj insuloj!) Ni humile petas la pardonon de la poeto, kaj de la kelkaj kleraj legantoj, kiuj protestis kontraŭ tia fuŝaĵo. Jen do la ĝusta teksto! (N. de la R.).

Ritme hulas mara bluo
ne naskante ŝaŭmoflokojn;
nur rompiĝas ondofluo
kiam, kvazaŭ pro enuo,
plaŭde ŝmacas ĝi la rokojn.

Nigrajn rokojn ondoj lavas,
nur mallaŭte, lulmurmure;
ĉar belego ilin ravas:
sonĝas, kie rokoj kavas,
blond-harara Ŝuna pure.

Sonĝas pure kaj senhonte
pri Nialo bronzabrova
kiu ŝin prilaŭdos sponte,
kiam kuros ŝi renkonte
en la blua robo nova.

Sed subite -- frostotremo!
maltrankvila, eta ĝemo!
kvazaŭ eĉ en dorm' divenas
ŝi, ke iu venas,
kaj venenas
la etoson per malamo.

Simpatie kun la dramo
sunon nun vualas nubo;
Ŝunan skuas nun inkubo.
Ho, ŝin veku! Ĝi ne vekas.
Maron ŝaŭm' ekstrekas,
kvazaŭ lekas
ĝi pli forte sur la bordo,
ke avertu malakordo
en la ritmo pri danĝero
minacanta. La aero
veki Ŝunan ŝajne penas:
Morto alpromenas.
Kiu venas?

Venas alta ino bela,
verdokula kaj kruela,
sveltakoksa Mojra pala,
Mojra kun rigard' vuala,
Mojra iam bonfortuna,
iam amikin' de Ŝuna,
iam amatin' Niala.

Ŝi jam vidis Ŝunan tie,
kaj alpaŝas energie.
Nun ĉe l' belulin' ŝi staras;
la mien' amaras.
Ŝi komparas
Ŝunan belon kun la sia,
tremas pro ĵaluz' pasia,
kontemplante haŭtan helon
sur rokfono, kaj la belon
de l' hararo sur la fuko:
homaj haroj -- rokperuko!

Prova pluko
montras, ke la tigoj fortas,
ja streĉiĝas, sed risortas.
Lertaj fingroj plektas haste
harojn, fukojn, kunekvaste.
Nun foriras ŝi sen bru'.
Ŝuna apud blu'
dormas plu.

Eksentinte fridan frapon,
Ŝuna provas levi kapon;
sed ne povas, do palptuŝas
harojn; terurite kuŝas:
io ligas la hararon!
des pli do ŝi timas maron,
kiu flusas kaj jam duŝas.

La vilaĝon enirante
Mojra nun Nialon vidas.
Ŝi lin preterpasas lante,
koksbalance, elegante.
Lin malpacienc' agitas.

L' amatinon li atendas;
jam atendis ŝin dum hor', do
li nun mense al ŝi plendas.
(Aŭdu, tiu mevo fremdas,
kiu krias sur marbordo!)

Mevoj lanĉas sin en flugon,
ĥore krias malaprobon.
Mar' balancas rokperukon,
lulbalancas brunan fukon,
lulbalancas bluan robon.

El " Danco de Vivo "