Enkomputiligis Don HARLOW

Malvastanimo

de John FRANCIS

elangligis William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p.143


La marvirinoj ridis vidante miajn piedojn
        ili ridhenis, moke miajn piedojn
        ĝis mi vigle movetis la piedfingrojn
        tiam ili ankaŭ ruĝiĝis
        sed samtempe ilia ridado malmoderiĝis
        kaj mi hontemis

Pudoro venkis
        mi kovris mian hontaĵon per naĝiloj kaŭĉukaj
        sed ne efikis
        la marvirinoj per stultaj rikanoj kaj kubutado
        montris ke mia klopodo ne sukcesis
        montris pri kio ili atentas
per gvataj rigardoj
        ili por tiel diri kaŝe senŝuigis min
        kaj mi hontemis

Mi forfuĝis de la mokado
        plorbabilante
        diablo prenu ĉi malpurulinaĉojn
        mi reiros al la miaj
        almenaŭ ili scias kio estas piedfingroj
dum mi dankeme ascendis en la aeron puran
        ankoraŭ portante miajn piednaĝilojn

        virino time kriegis