Enkomputiligis Don HARLOW

La mistero pri la cenzuro Marko Zamenhof

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 131-140

El Agamemnono v. 1256-1294

Nahum Sokolov, redaktisto de la hebrea gazeto "Hacefira" kaj elstara figuro en la publika vivo de Varsovio, prezentis al ni en la antaŭa artikolo bonegan priskribon de la personeco de Marko Zamenhof. Tio estas la sola plena priskribo, kiun ni posedas, verkita de samtempulo. Ĝi informas nin pri la instruisto, pri la verkisto, pri la cenzuristo. Pri tiu lasta ni ekscias detalojn: en kiu lingvo li cenzuradis, dum kiu tempo, sub kiuj kondiĉoj. Ni ankaŭ ekscias pri la fino de lia cenzurista kariero, pri la subita, neatendita ĉesigo. Sokolov limigas sian priskribon sole pri la cenzurado de "Hacefira", ĝi sufiĉas, por krei al ni klaran bildon pri tiu viro, kiu estis cenzuristo de hebreaj literaturaĵoj en Varsovio.

Laŭ tiu priskribo li estis plej severa cenzuristo. Ni tiun juĝon ne volas mildigi. Tamen, konsiderante ĉiujn cirkonstancojn: ke jam forpasis la liberala epoko de Aleksandro la Dua, ke la trankvila skribado ŝanĝiĝis post la pogromoj de 1881-82, ke la idilia cenzurado ĉesis kiam "Hacefira" fariĝis ĉiutaga gazeto, ke la registaro konsideris la ribelintan Polujon ne same kiel aliajn partojn de la regno, ni ne tro severe juĝu lin.

Tial, por kompletigi la supran priskribon, ni citu el alia artikolo ("Plenmano da rememoroj" de J. Ĥ. Zagorodski, en la sama "Jubilea libro" de "Hacifera") ion pri la sekvanta cenzuristo, A. Ŝ. Friedberg, kiu okupis tiun oficon past la "morto" de Zamenhof, t.e. ekde la 12a de Decemhro 1888. Komparante la cenzuradon de Friedberg kun tiu de Marko Zamenhof ni povas formi al ni pii justan juĝon.

S-ro Friedberg ne estis rapida helpisto (en la redakcio de "Hacefira"), ĉar li plej zorgeme fajlis siajn skribaĵojn; lia salajro ne estis granda, tial li ne tutkore sin fordonis al sia laboro. Ĉiam li serĉis aliajn enspezojn, kaj post ia tempo, post la "morto" de la cenzuristo Zamenhof, li klopodis ricevi la postenon de cenzuristo.

La vera redaktisto estis tiutempe la cenzuristo. Senĉese li sendis ordonojn en la redaktejon: tiun aferon presigu, la alian ne citu, eĉ ne alude. Li forstrekis ne sole liniojn, sed eĉ tutajn artikolojn, ŝanĝis kaj kripligis, kaj la redakcio devis neniigi sian volon pro la lia, ĉar li suverene regis kaj ne estis eble plendi kontraŭ li. Ĉiam troviĝis en la redaktejo kelkaj "gustaj" artikoloj, por anstataŭigi tiujn, kiujn la cenzuristo forstrekus.

Komence S-ro Friedberg ankoraŭ ne havis fakan sperton por tia fuŝado, tial li kelkfoje lasis preterpasi forstrekindaĵojn en "Hacefira", sed kiam la ĉefoj plendis kantraŭ li, li aplikis alian, pli singardan praktikon, kaj tiam venis plej mizeraj tagoj por la gazeto. Li legis ne sole la liniojn, sed eĉ inter la linioj Senkompate li kripligis, forstrekis kaj difektis, modifis kaj ŝanĝis tiom multe, ke la daŭra korektado kaŭzis tedon al la kompostistoj. Plurfoje estis eĉ neeble aperigi la gazeton pro la grandnombraj ŝanĝoj. Sed S-ro Friedberg ne longe restis sur sia posteno. Ne helpis al li la singardo kaj rigoreco. Li devis forlasi la cenzurejon kaj reveni al la literaturo.

Tiaj estis tiam la hebreaj cenzuristoj, severaj, rigoraj: tiu pli, alia malpli, laŭ la cirkonstancoj. Unu el ili, ne pli bona, ne malpli bona, estis Marko Zamenhof. Sed li estis severa kaj samtempe saĝa.

Tiu lia okupiĝo estas jam menciita de Privat ("Vivo de Zamenhof", 1937, p. 24), nur mallonge kaj malprecize. Gravan decidan fakton aldonis parenco de Zamenhof, D-ro M. Levite ("The British Esperantist", n-ro 571-72, Nov.-Dec. 1952). Sed ampleksan, detalan kaj fidindan priskribon, laŭ impreso de longtempa redaktisto, kiu mem spertis la severan cenzuradon de Marko Zamenhof, ni trovas en la artikolo de Sokolov.

T i u priskribo, kvankam bona, kvankam detala, estas ne tute kompleta. Mankas detaloj pri la kontrolanto en Peterburgo, pri lia potenco, pri liaj ĉikanoj, kial li kontraŭis al Zamenhof, kiamaniere li sukcesis forpuŝi lin de lia posteno, sub kiaj cirkonstancoj. Tiom da demandoj ... kaj pri ĉio ĉi Sokolov silentas.

Tiun mankon kompletigas alia verkisto, Ŝ. L. Citron, en sia libro "Meaĥorej hapargod" (Malantaŭ la kurteno; Vilno 1923). Unu ĉapitro, kiu pritraktas la cenzuriston Zusmen, ĵetas lumon ankaŭ en la aferon de Marko Zamenhof. Ni tie legas (p. 79):

Antaŭ la registaro, Zusmen montriĝis plej severa cenzuristo. Li daŭre serĉadis pretekstojn kontraŭ la judaj provincaj cenzuristoj. Kontraŭ ili li havis malfidon. Precipe severa li estis kontraŭ la hebrea cenzuristo en Varsovio, Zamenhof (la patro de la kreinto de Esperanto). Ĉi tiu kolerigis lin, permesinte la aperon de libro, kiu trapasis ĉiujn cenzurejojn, kaj neniu hebrea cenzurista volis doni prespermeson por ĝi. Tio estis la judlingva cionista publikigaĵo "Der jidiŝer veker" (La juda vekanto), eldonita en Odeso en 1887, sub la redakto de M. L. Lilienblum. Aperis tie poemo "A ŝtajn fin harcn" (Ŝtono el koro) en kiu per akra-satira tono estis envolvita protesto kontraŭ la pogromoj. Zamenhof estis la sola juda cenzuristo, kiu kuraĝis doni la prespermeson, ne supozante, ke troviĝus iu, kiu sekrete lin kalumnius antaŭ la supera cenzurejo. Kaj tamen tio okazis. La afero estis transdonita al Zusmen. Ĉi tiu senvalorigis la kalumnion; malgraŭ tio li faris severajn riproĉojn al Zamenhof. De tiu tago kaj plue li suspekte rigardis lin, kaj pro li eĉ malpermesis la aperon de "Hacefira" dum tri plenaj monatoj.

Tio do estis la vera kaŭzo de la trimonata ĉesigo de la gazeto, kaj ĉio alia nura preteksto. S-ro Zamenhof tion ja supozis. "Tiu kontrolanto evidente ion volas" -- li diris. Tiel flama estis la kolero de Zusmen kontraŭ Zamenhof, tiel granda lia furiozo, ke li ne kvietiĝis ĝis li sukcesis forigi lin de lia posteno.

II

Tute alian fakton prezentas al ni D-ro Levite en "The British Esperantist". Li rakontas pri "malgranda incidento", kiu "okazigis multan ĉagrenon en la kariero de la patro":

En unu numero de la "Berliner Tageblatt" aperis anonco pri iuj alkoholaj drinkaĵoj, dirante, ke la plej fama aĉetanto de ili estas la tiama caro Aleksandro la Tria. La rusa registaro akuzis la cenzuriston Zamenhof, ĉar li permesis tiun anoncon, kiu ofendas la nomon de la caro, aperi en Rusujo. Minacis al li granda puno, kaj por savi lin lia filo Lazaro donis al li la sumon de 5.000 rubloj, t.e. proksimume la tutan sian posedaĵon. Finance ruinigita Lazaro kun la familio devis forlasi Varsovion ...

En tiuj malmultaj linioj kaŝiĝas granda tragedio. Se en la kariero de la patro la incidento okazigis "multan ĉagrenon", al la filo ĝi kaŭzis plej akran doloron, kvazaŭ li estus falinta de plej alta monto en profundan valon. Antaŭ unu jaro, en 1887, li atingis la supron de sia vivo: li trovis al si kamaradinon, inteligentan, kleran junulinon, kiu tutkore lin komprenis; ricevis doton de 10.000 rubloj (1); li do estis riĉulo kaj povis lanĉi en la mondon la frukton de multjara intensa laborado; li sukcesis kolekti ĉirkaŭ si la unuajn adeptojn, krei kernon de movado, eldoni malgrandan literaturon, kaj jen venis la incidento de la patro en Septembro-Oktobro 1888 kun plej maldolĉaj sekvoj: li devis fordoni proksimume la tutan sian posedaĵon kaj fariĝis malriĉa; poste forlasi hejmon, edzinon kaj novnaskitan filon; forlasi la centron de la movado, forveturi kaj serĉi vivrimedon aliloke.

La skribaĵo de D-ro Levite tamen ne akordiĝas kun la supre cititaj artikoloj. Tie Marko Zamenhof okupas oficon de hebrea cenzuristo, kaj ĉi tie li funkcias kiel cenzuristo de alilanda germanlingva gazeto. Ni scias, ke sen severa cenzurado alilandaj ĵurnaloj ne estis enlasataj en Rusujon kaj suspektindaj tekstoj devis esti forstrekitaj kaj eltranĉitaj. Sed ni neniam aŭdis, ke Zamenhof estis komisiita cenzuri germanlingvajn presaĵojn. Tiutempaj hebreaj gazetoj ĉiam parolas pri li kiel cenzuristo de judaj libroj ("Mevaker lesifrej Jisrael"). Hebreaj verkoj same lin titoligas.

Pro tio, la rakonto de D-ro Levite, en la prezentita formo, ŝajnis al ni dubinda. Longan tempon ni hezitis ĝin akcepti. La tuta afero estis granda, nesolvebla mistero. Ĉu ĝi povas esti vera?

Tre mirinda tio estis, tre kurioza. Sed fine ni trovis la solvon kaj ni konvinkiĝis, ke la incidento, laŭ la rakonto de D-ro Levite, esta vera okazaĵo.

Do, kvankam kuriozaĵo, ĝi tamen okazis. Tio tute ne surprizu nin. La historio de la hebrea cenzuro, de la mezepoko ĝis la nova tempo, estas plena de kuriozaĵoj, kaj la incidento de la cenzuristo Zamenhof -- unu el ili. Ni nur faru kelkajn korektojn:

1) temas pri "Hacefira", ne pri "Berliner Tageblatt".

2) pri popularscienca artikolo, ne pri anonco.

3) pri vino kun averto kontraŭ troa trinkado, ne pri iuj alkoholaj drinkaĵoj.

Jen la detaloj:

En "Hacefira" troviĝis aparta rubriko "Sciaĵoj el la mondo kaj naturo" (2), kiu prezentis popularajn natursciencajn artikolojn, verkitajn de D-ro J. Frenkel. En n-ro 199-200 de la jaro 1888 aperis artikolo pri la vinberujo kaj la vinberoj, en n-ro 202 (25a de Septem5ro) daŭrigo, pri la vino. La verkinto priskribas la diversajn specojn: blankan vinon, ruĝan, dolĉan, ĉampanan, specon kun enhavo de 8% da alkoholo, de 17%, ktp. Plue li pritraktas la efikon de la vino sur la homa korpo. La alkoholo en malgrandaj kvantoj havas sanigan efikon, en grandaj kvantoj, malsanigan. Qni do trinku ĉiutage maksimume kvaronlitron da vino, kaj ne per unu fojo, sed per tri fojoj, trione dividitan. La artikolo finiĝas jene:

Pli ol tiu kvanto difektas kaj malsanigas. Prave ni diru: Morto kaj vivo dependas de la alkoholo. Troaĵo aperigas diversajn malsanojn. Daŭra trinkado de vino forigas de la cerbo de l' homo iom post iom la intelektajn kaj civilizajn kapablojn, kaj kelkfoje ĝi kaŭzas ĉe li frenezecon kaj perdon de la tuta prudento.

Ĉu estas tie ia aludo al la caro? Sub normalaj kondiĉoj neniu tion suspektus. Sed la kondiĉoj en Rusujo ne estis normalaj kaj la kontrolanto en Peterburgo estis malbonintenca. Li supozis aludon. Evidente li sciis, kian kutimon kaj kian guston havas la caro.

Gravan rolon ludis la pasio de la kontrolanto, kiun ni, en piednoto al la artikolo de Sokolov, jam menciis. Li mem estis drinkemulo. Pri tiu lia pasio diras Ŝ. L. Citron en la supre nomita libro "La bapto postlasis al Zusmen malĝojan heredaĵon, kiu lin kiei ombro akompanis ĝis la lasta tago -- la pasio por brando". Ankaŭ la hebrea ĵurnalisto Ben-David (la Esperantisto L. A. Davidoviĉ en Odeso) priskribas lin kiel malnoblan cinikulon, ĉiam ebrian.

Estas do nenia surprizo, ke la artikolo vekis ĉe Zusmen flaman koleron. Li mem sentis sin atakita. Kaj nun li havis bonan ŝancon. Li akuzis la ĉiam lojalan cenzuriston, ke li, per la finaĵo de la nomita artikolo, ofendis la caron. Kaj en tiu momento li sukcesis forpuŝi lin de lia posteno. La nuboj densiĝis super lia kapo kun la skribaĵoj de la komercistoj, sed decidiga estis -- kiel D-ro Levite skribas -- la artikolo pri la vino.

Ankaŭ alia danĝero minacis al Marko Zamenhof: la baptopatro kaj patrono de Nikander Vasileviĉ Zusmen estis la ministro de klerigado, Grafo Delanov. Li do havis potencon, pere de sia baptopatro, forigi Markon Zamenhof ankaŭ de la instruista posteno. Sed la mondonaco de Ludoviko savis la situacion. La mono estis fordonita -- tiel ni supozas -- al la kontrolanto, parte eble al kelkaj pli altaj oficistoj.

Ludoviko, doninte sian monon, agis kiel ĉiu bona filo devas agi en tia situacio. Estis por li granda ofero, sed li ĝin tutkore fordonis. Tiu ofero klarigas, kial la bopatro neniam faris riproĉojn al li, nek pri lia fordediĉo al Esperanto, nek pri la malfeliĉa vivo, kiun li trudis al la edzino kaj infanoj.

III

La fordono de 5.000 rubloj ne povis resti sen influo sur la sorto de Ludoviko. Li, kiu en la jaro 1887 posedis grandan kapitalon da 10.000 rubloj, subite fariĝis malriĉulo. Multan monon li enmetis en sian sanktan aferon (Originala Verkaro, p. 59), kaj nun la incidento de la patro forrabis la restaĵon. Tre malmulte restis por li mem. En sia profesio li estis novulo. La pacientoj ankoraŭ ne plenigis la atendejon. Tamen, la restinta mono sufiĉis por elteni pluan duonan jaron, kaj la espero enradikiĝi en Varsovio lin ne forlasis. Li multe klopodis, por gajni vivrimedon. Iom post iom konsumiĝis la rezervoj. La 29an de Majo 1889 li skribas al Vladimir Majnov ("Originala Verkaro", V. 66): "Mi ne estas riĉa", kaj konfesas pri manko de mono. La 19an da Septembro li jam skribas (O.V., V. 79): "Mi restis tute sen mono". Sed tiam la bopatro donis al li kelkan helpon (laŭ D-ro Leono Zamenhof en "Universo", 1910). La financa stato fariĝis tre serioza. Tiam la edzino kun la infano, antaŭ nelonge naskita, reiris al sia patro en Kovno, kaj Ludoviko forveturis serĉi vivrimedon, unue en Brest-Litovsk, poste en Bjalistok. Sen ia rezulto li revenis Varsovion kaj tie denove provis enradikiĝi. Ĉiajn eblajn klopodojn li faris. Li enpresigis en "Hacefira" anoncojn pri sia okulkuraca praktiko. Ok sinsekvajn anoncojn ni tie trovas, de la 25a de Septembro ĝis la 5a de Novembro. Sed ĉio estis vana; la sukceso forestis. Kun prema koro, en malĝoja animstato, li devis forlasi Varsovion. Li veturis for, for, al Ĥerson, apud la Nigra Maro. La postaj malfacilaĵoj estas pli-malpli konataj.

Ĉion ĉi okazigis la "malgranda incidento" de la patro. La sekvaj okazaĵoj aperas nun en tute alia lumo. Tial ni nepre devos enmeti tiun incidenton en la biografion de nia Majstro.

Sed ne nur enmeti. Tiel grava ŝajnas al ni la okazaĵo, tiel seriozaj ĝiaj sekvoj, ke estos necese ĝin starigi kiel fundamentan bazon, kiel centran elirpunkton por la sekvintaĵaj. Tre multon ĝi kaŭzis: ĝi venenis la vivon de Ludoviko, devigis lin vagadi de urbo al urbo, fordoni siajn fortojn al batalo por la ĉiutaga pano. Ĝi ankaŭ kreis grandegajn barojn por Esperanto -- financajn, cenzurajn -- kaj malebligis ĝian disvastigon dum la unuaj jaroj. El la solaj dokumentoj restantaj pri la jaro 1889, la leteroj al Vladimir Majnov, kelkaj (n-roj 66, 79, 84) klare montras la situacion. La tuta fono de tiuj malĝojaj tagoj speguliĝas en ili kaj vibrigas la internajn kordojn de nia koro.

IV

La financaj malfacilaĵoj, priskribitaj en la ĝisnunaj Zamenhofaj biografioj, estas sufiĉe konataj. Malpli konataj estas la cenzuraj malfacilaĵoj. Gravan materialon tiurilate ni trovas en "Originala Verkaro", en la leteroj al Majnov kaj al la societo "Espero". Preskaŭ ĉiu el ili tuŝas la cenzurajn malfacilaĵojn, kiuj baris la vojon kaj malhelpis la disvastigon de la nova lingvo. En 1887-88 la patro ankoraŭ estis cenzuristo, kaj tiam la cenzuro estis favora. Poste la situacio ŝanĝiĝis. La plej grandajn barojn Esperanto renkontis ĉe la Varsovia cenzurejo. Ni havas la firman konvinkon, ke tiuj baroj ne kontraŭstarus -- almenaŭ ne en tia grado -- se la patro estus restinta sur sia cenzura posteno.

La unuaj libroj transpasis la cenzuron sen ia malfacilaĵo, dank' al favora cirkonstanco: la Varsovia cenzuristo estis "bonkonato de la patro" (Vivo de Zamenhof, 1937, p. 50). El letero 107 ni ekscias, ke lia nomo estis: A. Lagodovski. En letero 162 estas transdonita aserto de la Varsovia cenzurejo, ke tiu cenzuristo intertempe mortis, kaj ankaŭ alia. Ekde tiam neniu Varsovia cenzuristo volis doni permeson por Esperantaj libroj. Tio okazis post la eksigo de la patro kaj mankis la necesaj rilatoj kun la cenzuristoj. Ili ne estis favoraj. Eĉ "La Esperantisto" (n-ro 2), eldonita en Nurnbergo, estis reekspedita de Varsovio Peterburgon "laŭ instigo de malfavoranto al la lingvo" (letero 84).

Ankaŭ poste la Varsovia cenzurejo ne malmoliĝis: "En Varsovio la cenzuro nenion permesas", diras letero 144; "la Varsovia cenzuro nenion volas legi" (letero 160).

Same agis la aliaj provincaj cenzuristoj: "En la lasta jaro la provincaj cenzuraj komitatoj tralasas nenion tuŝantan la lingvon tutmondan kaj postulas, ke ĉio estu sendata al la cenzura komitato en S. Peterburgo" (letero 96).

Sole unu cenzuristo troviĝis tiam en la tuta Rusujo, kiu tralasis Esperantajn librojn: la cenzuristo Gejspitz en Peterburgo (letero 182). Li sciis Esperanton kaj estis favora, dank' al la penado de Vladimir Majnov (letero 63). Verŝajne li havis pli superan rangon kaj ne timis doni prespermesojn. Pro tiu bonŝanco la libroeldonado ne tute ĉesis.

Tamen la eldono de Esperanta ĵurnalo -- la revo de Zamenhof ekde la unua momento -- ne povis efektiviĝi en Rusujo. Grandajn nevenkeblajn barojn Zamenhof renkontis tiurilate. Laŭ sia unua sperto li ilin ne antaŭvidis: en letero 59 li anoncas, ke ĵurnalo komencos eliri kredeble ĉirkaŭ la monato Januaro aŭ Februaro 1888, sed li devas ankoraŭ labori, ke la registaro -- la Varsovia guberniestro -- donu al li la permeson. "Mi ankoraŭ devas nun labori", tio povas signifi, ke li eluzos rilatojn kun la registaraj aŭtoritatuloj pere de la patro. Pri ia rezulto ni nenion aŭdas. Post la incidento de la patro li komprenis, ke tiuj rilatoj ne plu validos, ke li ne havus ŝancon se li ne rapide agus. Tial li sendis peticion, en tiuj krizaj tagoj, Septembro 1888, al la ĉefa Administrejo de la presaferoj en Peterburgo (O.V. paĝoj 212-214), ke oni permesu la eldonon de ĉiusemajna folio. Sed li ricevis rifuzon. "La motivoj de tiu ĉi rifuzo estas por mi ĝis nun nekonataj" (letero 68). Tiam li definitive rezignis kaj penis pri eldonado en Nurnbergo.

La unua numero eniris en Rusujon sen ia malhelpo. La Varsovia cenzurejo tralasis ĝin. Sed ĉe la dua numero montriĝis malfacilaĵoj. Ni tiun fakton jam menciis. Kiel akra vekrio sonas letero 84, skribita de nekonata persono dum la forestado de Zamenhof. Baldaŭ ordiĝis tiu afero, sed ĉe tia cenzura malfavoro malgrandaj malhelpoj ne estis eviteblaj, ekzemple malfruigoj, prokrastoj ktp.

Plej granda bato venis en Aprilo 1895. La rusa cenzuro, kiu verŝajne neniam favoris tiun alilandan gazeton, trovis eblecon malpermesi ĝian eniradon en Rusujon. El letero 133 direktita al J. Guminskij, ni ekscias, ke la cenzuro sendis la gazeton returne al Nurnbergo, kio signifas: malpermeso. En letero 134, Zamenhof sciigas la kaŭzon de la malpermeso, laŭ supozo. Li skribas en ŝajne trankvila maniero. Sed en artikolo en la gazeto li priskribas la situacion kun pli granda ekscito, kaj "kun doloro en la koro" li adiaŭas la amikojn kaj kunbatalantojn (O. V. paĝo 210). Paul Nylén priskribante la eksterordinaran efekton de tiu okazaĵo ĝuste diras: "La koro de nia kara majstro D-ro Zamenhof eksplodas pro doloro, kaj risko estas, ke la stelo disfalos" (laŭ "50 jarojn kun Paul Nylén", p. 10).

La stelo, tamen, ne disfalis. Ĝi iom ŝanceliĝis, sed venkis la barojn pere de eksterlando.


Se ni nun, en la jubilea jaro, rerigardos, sekvante la paŝojn de la juna movado dum la frua tempo, observante la batalojn kontraŭ la malfacilaĵoj de pli fortaj potencoj, ni bone konscios, kial la stelo ne disfalis. Estis tio la merito de la unuaj adeptoj, kiuj sekvis la majstron; sed antaŭ ĉio, en pli profunda senco, la merito de la majstro mem. Lia saĝa agado, lia obstinado, lia sindonado, lia konstanta laborado ĉi tiun miraklon faris.


Piednotoj

(1) La rublo antaŭ la revolucio egalvaloris duonan Usonon dolaron, do prezentis tiu sumo 5.000 dolarojn. Ĉar tiom la vivbezonoj estis tre malmultekostaj, estis tio grandega sumo. Kompare, laboristo ricevis 10 rublojn ĉiusemajne; kaj kvarpersona laborista familio elspezis 15 rublojn semajne. La aĉetpovo de la rublo estis tiam 30, eĉ 50 fojojn pli granda ol nuntempe.
(2) Eble el tiu rubriko venis al Zamenhof la ideo, dediĉi en "La "Esperantisto" apartan similan rubrikon "El la mondo" (vidu "Originala Verkaro" p. 143, 163), kiu poste eniris en la "Fundamenta Krestomatio" sub titolo: "El la vivo kaj sciencoj". G. Warinqhien.