Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj en prozo

de Logan Pearsall SMITH

elangligis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 140-141


La diligentaj abeloj.

Dum horoj sidante pigre en la ombro de pomarbo, proksime al la ĝardenaj abelkorboj kaj sub la aeraj avenuoj de tiuj mielkomercistoj, -- iafoje, kiam la tagmeza varmo zumas de iliaj etaj klopodoj, aŭ kiam ili elsvarmas el malfrua sunradio al sia tutnokta laborado, -- mi petis moralinstruon de la Abeloj kaj provis alproprigi al mi mem la lecionon de ilia antikva diligenteco.

Kaj tamen, diable! kiu do prave devus esti la instruanto kaj kiuj la lernantoj? Ĉu do ne estas, por tiuj malafablaj, laborpremataj kaj utilobsedaj insektoj, ia leciono ricevenda de la rigardado al Mi? Spektante min per siaj facetaj okuloj, el siaj senĝojaj fabrikoj, ĉu ili ne povus lerni finfine -- ĉu mi finfine ne povus instrui al ili -- pli saĝan kaj pli grandaniman manieron profiti la helajn horojn?

Vertiĝo

Cetere, mi ne amas tion; tion mi ne povas aprobi; mi ĉiam opiniis tre bedaŭrinda, ke seriozaj kaj pensoŝarĝaj Moralistoj kiel ni mem devas trarapidi la spacon en tiel sendigna maniero. Ĉu estas dece, ke mi, je mia aĝo, kune miaj referenclibroj, miaj littukoj kaj mia varmakva botelo, estu ĵetegata tra la ĉielo je la neimagebla rapideco de po dek naŭ mejloj en sekundo? Mi ĝin jam diris, tion mi absolute ne amas. Tiu ĉi universo de astronomiaj karuseloj turnas iom al mi la kapon.

Ke Dio pasigas Sian eternecon -- kiu povus esti tiel pli bone uzata -- girigante sennombrajn Sunsistemojn kaj distriĝante, kiel granda infano, per turboj kaj turbetoj -- ĉu tio ne estas bedaŭrinda skandalo? Mi miras, kion ĉiuj niaj ĉirkaŭturniĝantaj Monoteistoj opinias efektive pri tio ...

Memregado

Tamen, mi estas ne pesimisto, nek mizantropo, nek grumblulo; mi elportas ĉion, la ŝarĝon de la Publikaj Aferoj, la senfinecon de la Spaco, la mallongecon de la Vivo, kaj la penson de la ĉiovora Tombo; -- ĉion tion mi toleras pacience. Mi konsentas pri la komuna sorto. Kaj se, foje kaj foje, dum nura momento ĝi ŝajnas tro peza; se mi havas la piedojn malsekaj, aŭ devas atendi tro longe por mia teo, kaj se mia Animo ĉe tiaj ekmallumiĝoj krias en la franca: C'est fini! mi ĉiam respondas: Pazienza! en la itala -- abbia la santa Pazienza!

Sur la strato

Tiuj okulumoj kaj rigardrenkontoj en la strato, facilaj ekmovoj de amserĉo; vizaĝoj, kiuj demandas preterpasante "Ĉu vi estas mia nova amanto?" -- Ian tagon, en Park Lane aŭ Oxford Street eble, ĉu vidos mi la nekonatan Vizaĝon, kiun mi timas kaj atendas?