Enkomputiligis Don HARLOW

Skribo sur la poplo

de István TOMORKENY (1866-1917)

elhungarigis Albert REIBER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 155-158


Laŭ malnova diro tiu farmo devas perei, kiu havas poplon kaj pavon. Sub tio oni komprenas, ke dum la nuntempa severa vivo ne decas pompadi superflue kaj ke la mondo ne estas tia, ke oni bredu senutilajn aĵojn. La pavo estas bela kortbirdo, kiam ĝi disetendas siajn brilantajn flugilojn sur la purbalaita korto, sed ĝi havas nenian utilon. Male, oni devas nutri ĝin des pli, ke ĝi estas mallerta por serĉi mem la nutraĵon, kiel la kokino, sur la kampo. Ankaŭ la poplo estas tre bela kreskaĵo. Ĝi vidiĝas malproksimen kaj montras la situon de la farmo jam de granda distanco. Ĝia foliaro revige susuras por servi dormigan muzikon al la posttagmanĝa duondormo. Sed kreskigas nenian utilan frukton kaj ĵetas sian longan ombron sur la semkulturon, kovrante la sunbrilon. Kaj sur ĝi troviĝas multe da vermoj, kiujn la vento blovas de la alta arbo en la fruktejojn. Eĉ ĝia ligno taŭgas por nenio, eĉ ne por fajro. Ĝi ekflamas kaj rapide cindriĝas: tio similas al la hungara bonintenco.

Tamen, apud la vojoj troviĝas poploj, starante tie kun sia longeco kvazaŭ giganta knabo estus ilin plantinta por fari ludante barilon. Ili estas tre belaj. Ja, la senutilaj aĵoj kutime estas belaj.

Ĝia delikata ŝelo fleksiĝas sur la trunko kiel arĝenta silko. Estas kutime entranĉi en ĝin korojn, kaj ofte la junulo tie gravuras la komencliterojn de la amatina nomo. La petolemaj junuloj, kiuj ankoraŭ ne sentas la daŭran seriozecon de la pura amo, ankaŭ enskrapas barbaraĵojn, sed post tempo ili tion pripentas, ĉar ankaŭ en tiu afero regas la juventus ventus: juneco estas stulteco. Ĉar aliaj homoj jam eltranĉante pecon da ŝelo, lokigas sanktan bildon tien kaj la randon de la bildo ili kovras per la haŭto de la arbo. Kaj la poplo kreskigas sian ŝelon ĉirkaŭ la bildo kaj sankta Maria rigardas de sur la flanko de vivanta arbo al la preterpaŝantoj. La viroj levas siajn ĉapelojn, la virinoj faras krucosignojn antaŭ la arbo kaj ĝemadas: "Patrino dolorplena, estu kun ni!"

Tiamaniere troviĝas diversaj signoj sur la flanko de la poploj. Eĉ la vaganta cigano ligas sur la malpli altan branĉon koloran ĉifonpecon, kiu per sia kolor-lingvo avertas la poste alvenontajn fratamikojn, kian direkton li foriris kaj el kiu farmo oni povus la plej facile ŝteli porkidon. Porkidon kiu havas konkavan dorson kaj aspektas, kvazaŭ oni estus forte batinta ĝian kokson. Tia porkido taŭgas pleje: pri tiaspeca mizera besto eĉ la distrikta juĝisto ne supozos, ke ĝin ŝtelis la cigano.

Antaŭ du jaroj, somere, ankaŭ Miĥaelo Akvovomanta, junulo kamplaborista, engravuris la nomon de Julia Frapanta sur la flankon de maljuna poplo ĉe la vojrando. Nur la J-o kaj la F-o-literojn. Kaj pasintjare, je tempo de Karnavalo kunligiĝis tiuj du gemizeruioj. Oni notis pri ĉi afero: se ili iradis ĝis nun per botoj, nun ili irados nudpiede. Tiuokaze, irante al la pastro, Miĥaelo gravuris koron en la arbokrusto sub la J-o kaj F-o-literoj kaj sub la koro engravuris ankaŭ siajn kemencliterojn, la M-o kaj la A- literojn. Poste li tranĉis ĉirkaŭ la tuto pli grandan koron, signante per tio, ke en la ĉiopova eterna amo denove kunfandiĝis du animoj. La arbo rigardis tiun aferon kaj priridis ĝin: ventus juventus, ventus juventus ...

Kaj nun, vintre, dum la dua malvarma monato, en decembro, okazis, ke stelo aperis super la kabano, en kiu la mizeraj geedzoj loĝis, kiel tio decas al la nepre necesaj, sed malriĉaj homoj kaj en la mistera, lunluma, apudstepa nokto aŭdiĝis ploro de novnaskita infaneto.

Sed ĉi tiu ne naskiĝis por la vivo. Ekzistas ja tiaj. Ne povas ĉiuj novnaskitoj resti vivantaj, ĉar tiam la homoj ne havus lokcn en la mondo. La mizeraj geedzoj ja deziris havi infaneton, sed la najbarinoj ne multe taksis la vivon de la etulo. Okazis unu tagon, ke oni envolvis la infaneton en kovrilojn, Miĥaelo prenis ĝin en siajn brakojn por porti al la kuracisto. Ĉar ĉi tie, apud la stepo ne statas la aferoj tiel, kiel en la urbo, kie en certa domo troviĝas akuŝistino, en la alia advokato kaj en la tria kuracisto kaj poste denove akuŝistino, advokato, kuracisto, sed tie ĉi loĝas tre malproksime la oficialuloj. Miĥaelo iradis sur la vojo kun la suĉinfano. Preterpaŝante la poplon li salutis al Maria: "Maria helpu!"

Sed ankaŭ la kuracisto ne multe konsolis Miĥaelon, ĉar se iu ne estas por la vivo, tiam tiu ne estas por la vivo. Li ja mendis medikamenton kaj teon el herboj. Tiujn Miĥaelo hejmenportis, portante kun ili la esperon de la infaneta vivo. Sed la espero estis vana. La etulo mortis post kelkaj tagoj. Tio kaŭzis en la animoj dezertan malĝojon, kvankam en la najbara bivako la nazarenoj kantadis laŭdegajn kantojn, ĉar laŭ ilia koncepto nur tiu povas esti feliĉa, kiu forlasas ĉi valon de veado.

Miĥaelo do denove prenis la kovrilon. Li kovris per ĝi la etan mortinton kaj portis al la kuracisto por montri ĝin. Preterpaŝante la popion li metis la ŝarĝon sur la randon de fosaĵo kaj gravuris krucon en la ŝelon de la arbo.

Miĥaelo baldaŭ adiaŭis la kuraciston, ĉar li devis atendi nun la pretigon de atestilo pri la morto. Li devis rapidi, por ĉarpenti la ĉerkon. Nu, tio ne estos granda laboro por tiel eta kadavro kaj tiom da bretoj estas ankoraŭ troveblaj en la kabano. Oni vestigis la etan mortinton en puran vestaĵon, poste Miĥaelo diris al la patrino: kisu ĝin lastfoje. Ĉar la virino estis malsana kaj kuŝis en lito. Poste li metis la kadavron en la ĉerkon, najlis sur ĝin la bretkovrilon kaj prenante la tuton sub la akselon, forlasis la kabanon. Li portis ĝin al la tombejo. Apud tiu loĝas kaj la pastro kaj la kantoro. La sama vojo kondukas tien, kiu al la kuracisto. Miĥaelo preterpaŝis la poplon. La arbo staris nuda, ĉar la arboj senvestigas sin, kiam regas malvarmo. Ĝi etendis siajn nudajn branĉojn al Miĥaelo kaj signis: "Mi diris tion, kion mi diris, ventus juventus, ventus juventus."

Miĥaelo metis la ĉerkon apud la fosaĵon. Ĝi estis farita nur el ligno de abio kaj li ne havis tempon por raboti la bretojn. Surskribo ne troviĝis sur ĝi. Miĥaelo prenis la tranĉilon kaj eltranĉis la tutan grandan koron el la ŝelo de la arbo kune kun la literoj M- kaj A-, J-o-- kaj F-o kaj la tutan ŝelpecon metis sur la kovrilon de la ĉerko por surskribo. La freŝa abia breto estis rezinabunda kaj la ŝelaĵo de la poplo bone algluiĝis.