Enkomputiligis Don HARLOW

La ŝtono

de Euclides Carneiro da SILVA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, p. 151


Iu maljunulo, sinjoro riĉa kaj grandanima, decidis en sia bonkora malavareco, donaci iom de sia riĉaĵo.

Konsultante siajn amikojn pri la maniero per kiu li povus realigi sian intencon, li ricevis diversajn konsilojn, sed neniu plaĉis al li.

Fine al ti trafis genia ideo. Li metis grandan ŝtonon sur la strato, sur kiu pasadis ĉiuj ...

Unue venis maljunulo surĉevale, kaj malbenis la malbonulon, kiu volis faligi lian ĉevalon aŭ bari al li la vojon.

Poste alvenis junulo, kiu rigardante la ŝtonon, ĝin mantuŝis kaj, trovante ĝin iom peza. foriris ...

Junulino irante renkonte al sia amato ĉirkaŭpasis la ŝtonon senatente ...

De mateno ĝis vespero, la ŝtono restadis en la sama loko, ĉar neniu volis forpreni ĝin de la vojmezo.

Je noktiĝo, la maljunulo ĝin trovis, kie li ĝin metis frumatene.

Tiam, bedaŭrante tiujn, kiuj preterpasis la ŝtonon, li ĝin rulturnis kaj forprenis la sakon plenan de ormoneroj, kiun li kaŝis por tiuj, kiuj derulus la ŝtonon de la vojo...