Enkomputiligis Don HARLOW

Pri specialaj vinoj

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 158-159


Mi iam sentis deziron gustumi en la daŭro de mia vivo ĉiujn vinojn, kiuj entute ekzistas, same kiel mi deziris ekkoni ĉiujn landojn de l' mondo. Nek la unua nek la alia el miaj deziroj ĝis nun ja plenumiĝis; tamen, de kiam mi ekkonis la fakan terminaron de la vindistingiloj, mi estas tentata elpensi eĉ novajn specojn de vino.

La vinfakuloj nome parolas pri la vinoj kiel pri estaĵoj vivaj, aŭ eĉ kiel pri homoj, per kio ili iomete ektroviĝas en mia fako; ĉar diversaj homaj ecoj kaj valoroj apartenas ĝuste al la profesio de verkisto. Grandaj profesiuloj scias do paroli pri vinoj de pura tipo kaj vinoj elegantaj: ili konas vinojn plenajn de viveco, energiajn kaj fortikajn, aŭ vinojn molajn, vastkorpajn, pufajn kaj riĉajn. La jena vino estas malgrandeta, sed eleganta kaj aminda; alia estas simpla, kaj tamen vigla kaj agrabla; la tria estas varmeca kaj mola; la kvara estas harmonia, alia korpulenta, alia velura; aliaj siavice estas rondaj, aŭ raspaj; ekzistas vinoj plejbonaĝaj, aŭ nematuraj, aŭ jam postkulminaj; kaj tiel plu.

Mi kolektadis ĉi tiun karakterizan terminaron de la distingiloj, ĝis venis al mi la ideo, ke oni povus el tiaj trafaj vortoj konstrui, elpensi kaj inventi vinojn absolute novajn, ĝis nun ne ekzistintajn. Se iu vino estas korpulenta, kial ne povus aperi vino svelta, gracia, kaj eĉ iom maldika? (Ĝi versimile estus blanka). Aŭ mi scias imagi vinon fortstaturan kaj atletan; vinon etan, kaj tamen denskorpan kaj elastan; vinon malgrasan kaj tendenozan, sed bravan kiel d'Artagnan kaj fortikan kiel rimeno. Ekzistas vinoj gajemaj kaj vinoj melankoliaj; tamen mi ŝatus ekkoni ekzemple vinon de temperamento flegma; aŭ vinon kun karaktero delikata, reva kaj medita. Se ekzistas vinoj elegantaj kaj noblaj, mi volus renkonti vinon ĉifonvestan, kaj tamen saĝan kiel Sokrato. Mi dezirus, ke iu vino inklinu al metafiziko, kaj ke alia estu ne sole purtipa kaj energia, sed ke ĝi abundu per sobra objektiveco kaj praktika entreprenemo. Mi ĝojus, se mi povus gustumi vinojn kun karaktero egalanima kaj rezignacia.

Mi venus do en vintrinkejon kaj dirus: "Ĉefkelnero, mi volas ricevi vinon -- kiel mi tion esprimu? -- vinon prefere seriozan, ne ian junan fanfaronulon kaj senpripensulon, sed vinon maturan kaj spertan, kaj malgraŭ tio, ĉu vi komprenas, plenan de kredo, optimismo kaj kuraĝo; vinon bone sin orientantan en la artoj, multvojaĝintan kaj multescian; ĝi devas enhavi ian tragediecon kiel adaĝo de Beethoven, sed samtempe iometon da indulgo kaj rideto --"

"Jes, sinjoro, vi tuj estos servita."

(1930).