Enkomputiligis Don HARLOW

Unu letero

de L. L. ZAMENHOF

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/4, paĝoj 121-122


Tiuj el vi, karaj legantoj, kiuj atente legis la duan volumon de la "Leteroj", rimarkis tie, ke en letero no 422 Zamenhof aludas projekton de letero al Beaufront, por ebligi, "ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis". La tekston de tiu projektita letero mi ĵus retrovis; oni admiros la kompreneman indulgon de tiu, kiun la idistoj jam tiel kruele atakis kaj kalumniis.

Dro L. Zamenhof
VARSOVIO
str. Dzika No 9
2 Xbro ( = Decembro) 1908

Konfidencie
Kara Generalo!

Mi volas konsiliĝi kun Vi pri la sekvanta afero: mi havas la deziron sendi al sro de Beaufront leteron, kies tekston mi ĉi tie almetas. Ĉu Vi konsilas aŭ ĉu Vi ne konsilas tion fari? La tekston volu resendi al mi.

Via
L. ZAMENHOF.

Al Sro de Beaufront

Konfidencie

Estimata Sinjoro!

Jam de longe mi volis skribi al Vi; mi tamen tion ne faris, ĉar mi estis konvinkita, ke en mia letero Vi vidos nur ian timon de minacata konkuranto.

Nun mi fine decidis preni la plumon. Mi ne volas admoni Vin, mi ne volas peti Vin, ke Vi revenu al Esperanto; agu tiel, kiel diktas al Vi Via propra koro kaj prudento; mi volis nur esprimi al Vi, kiel forte min doloras tio, kion Vi faris. Se alia tion farus, mi restus tute indiferenta; sed tre malĝojigas min la fakto, ke tion faris ĝuste Vi, Vi, kiu en la daŭro de 20 jaroj tiel multe kaj meritplene laboris por nia afero, kiu ĝuis tian estimon kaj konfidon de la tuta mondo Esperantista kaj kiu nun, sub ia fatala influo, detruis la laboron de ĉiuj siaj plej bonaj jaroj kaj enpuŝis sin en situacion, kiu -- ho ve -- devas fariĝi ĉiam pli kaj pli senelira!

Mi ne akuzas Vin, Mi estas konvinkita, ke ĉio, kio fariĝis, estis de Via flanko simpla eraro, kies fatalaj sakvoj puŝas Vin ĉiam pluen kaj pluen. Mi forte kredas, ke en la profundo de Via koro Vi bedaŭras Vian eraron, sed al Vi ŝajnas, ke nun estas jam tro malfrue, ke Vi jam ne povas retiri Vin ... Sed ĉiu el ni povas erari, kaj eraron oni ne devas honti.

Mi antaŭvidas, ke Vi respondos al mi, ke Vi scias, kion Vi faras, ke Vi ne bezonas mian instruon, ke Vi estas prava kaj ni ĉiuj estas malpravaj, ke la estonteco montros ...

Mi ne admonas Vin.

Se Vi estas konvinkita, ke Vi agas bone, ke Vi staras sur bona vojo kaj Via entrepreno nepre sukcesos, tiam mi ne volas Vin revoki al ni, tiam rigardu ĉi tiun mian leteron kiel ne ekzistantan; sed se Vi komencis dubi, se Vi bedaŭras tion, kion Vi faris, tiam memoru, ke Vi ĉiam povas ankoraŭ kun honoro reveni al tiu anaro, kun kiu Vi meritplene laboris dum la 20 plej bonaj jaroj de Via vivo.

Se mia letero ŝajnos al Vi tro naiva, tiam pardonu min; la plumon en mian manon metis ne la prudento, sed la rememoroj.

Via L. ZAMENHOF.


NOTO DE LA REDAKCIO. -- "Konfidencio" estis la tiama formo de "konfidenco".