Enkomputiligis Don HARLOW

La kimra Biblio

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 175-179


Al samideano Reto Rossetti

Ĉion bone konsiderinte, la homojn oni povus dividi laŭ du kategorioj: tiuj, kiuj lernis la kimran lingvon kaj ... la aliaj. Al la dua kategorio mi apartenis, kaj verdire ne havis kaŭzon aparte plendi pri la sorto. Tamen, dum iu vintra, sendorma nokto, mi kuŝis en la lito, kaj pro ia mistera juko eksentis, ke mi plu ne povos esti feliĉa, se mi ne tuj transiros al la vicoj de la unua kategorio, kiu subite ŝajnis al mi la enviinda privilegio de la "happy few". Tiun sopiron oni ne rigardu tute senbaza. Ĝi fontis el agrablaj junecaj rememoroj; ĝi radikis el tempofora dujara restado en kimra vilaĝo.

Forgesita franca poeto skribis en konata soneto: "Ĉiu feliĉo, kiun la mano ne trafas, estas nur revo". Por mi la feliĉo kompleze kuŝis je kelkmetra distanco. Kiam mi definitive forlasis Kimrion, Shani (1) min akompanis al la stacidomo, kaj donis elementan gramatikon kontraŭ la promeso, ke mi studos ŝian belsonan lingvon. Siaflanke, ŝi promesis lerni Esperanton. La prcmeson ŝi lojale plenumis. Mi ne! La kimra gramatiko dekomence dormis en iu kesto inter aliaj kadukaj libroj kaj paperaĵoj en la subtegmenta formetejo.

Rapide mi ellitiĝis, lumigis kandelon, nudpiede suprengrimpis al la alta ĉambro, kaj komencis traserĉi ĉiujn kestojn, kofrojn, valizojn. La akran malvarmon mi ne sentis. Fine mi trovis la libron "Welsh in a week" (La kimra lingvo en unu semajno) kaj trafoliumis ĝin ravite, ne atentante la fakton, ke la aŭtoro estis humuristo. Intence mi skribas "estis", ĉar li jam forpasis post mistifikoplena vivo.

La reston de la nokto mi pasigis en la salono kun la libro, kajero kaj fontplumo. Febre mi parkerigis vortliston: agor (aperti), calon (koro), diolch (dankon), ktp. La tabelon de la "mutacioj" t.e. ŝanĝiĝoj de la vortkomencantaj konsonantoj, propraĵo de la kimra lingvo, mi perfuneligis en la kapon kun entuziasma avido kaj la tikla emocio, kiun donas la akiro de la scio:

Fy nghath (mia kato), ei gath (lia kato), ei chatch (ŝia kato) ... ktp.

Post tri monatoj, kiam la povra cerbo jam atingis la diskrevan punkton, mi ambiciis ataki la literaturon, la poezion de Dafydd ap Gwilym, de Ieuan Gwynedd, kaj la mirindan amlegendon de Tristram kaj Esyllt. Sed la necesan materialon mi ne sukcesis trovi. Ve, la feliĉo nun gravitis je distanco de pluraj astronomiaj lumjaroj!

-- Ho Shan fach (2), kiel mi estus ĝojinta vin surprizi per letero en via patrina lingvo! lom sopire mi memoris pri Shani en la plena pompo de ŝia dekoka jaro, ne pensante, ke nun ŝi certe iĝis grizhara sinjorino kun eble du, aŭ tri gefiloj kaj eĉ ridetantaj nepoj. Reve mi elvokis la gajan, gastaman, ruĝbrikan hejmon de ŝia familio, la etan ĉambron, kiun mi okupis, la jam eluzitajn meblojn, la varman kamenon kaj la tekston de Johano 3.16, kiun ŝi mem alfiksis sur la muron:

"Canys felly y carodd Duw y byd ... " (Ĉar Dio tiel amis la mondon ...)

Subita lumo invadis mian konscion. La solvon mi ĵus trovis. Mi devas akiri ekzempleron de la kimra Biblio. Kaj komenciĝis longa, preskaŭ halucina, pilgrimo tra ĉiuj urbaj librejoj, butikoj, bibliotekoj. Mi konatiĝis kun librokolektantoj, brokantistoj, studamaj pastroj. Vane. La respondo sonis ĉiam senesperige simila. Eĉ la delegito de la Biblia Societo asertis kun faka kompetento, ke la libro ne ekzistas.

Tamen ĝi ekzistas, mi ripetis al mi kun Galilea obstino. Ĉu mi mem ne riparis la difektitan ekzempleron de la kapelo Bethania en Rhosllanerchrugog?

Mia serĉado ja ne restis tute senutila. Mi lernis, ke la Biblion oni tradukis en 1132 lingvojn, ke Dion oni nomas "Asdulaz" en la armena, "Deviyanwahansay" en la cejlona, kaj simple "Boh" en la slovaka. Kaj ankaŭ pri la homoj mi multe lernis.

Mi jam rezignis pri plua ĉasado, kiam okaze de vojaĝo al najbara urbo, mi haltis antaŭ la butiko de S-ro Myers: "Aĉeto, vendo, interŝanĝo de novaj kaj jam uzitaj libroj. Okazaĵoj. Ekspertizo de malnovaj eldonaĵoj". Mi provis.

S-ro Myers estis mezaĝa viro, malsane gracila, flava, kalva, kun neflegita barbo. Tra la dikaj lensoj, liaj okuloj aspektis kvazaŭ ŝtonoj funde de senviva akvo. Verŝajne li neniam havis patrinon, kaj jam nejuna elmerĝiĝis el siaj libroj kiel produkto de spontana generado. Liaj lipoj aperigis surogaton de rideto kaj parolis bedaŭreme kun fremda akcento.

Mi klarigis al li la objekton de mia vizito.

-- Kimran lingvon? li dube miris. -- Ne, tion mi ne havas. Neniam aŭdis pri io tia.

-- Sed la kimran lingvon, sinjoro, parolas du milionoj da homoj!

-- Parolas, parolas ... ĉu oni verkis en ĝi?

-- Tutajn bibliotekojn. Riĉa literaturo, bela keltdevena lingvo plej interesa.

Kaj mi entuziasme perkrajonis sur slipon kelkajn vortojn por montri al li: "Llangollen, Llanfair, Llandudno (3) ...

-- Vortoj, kiuj komenciĝas per duobla "l"? duon-ironie, duon-suspekte demandis la sobra libristo.

-- Nu, jes. Tiel elparoliĝas, -- kaj mi provis imiti la "ll"-sonon iom similan al tiu, kiun eligas kolera kato fronte al minaca hundo.

-- Tre interese! acidis S-ro Myers.

-- Vi neniam aŭdis pri Lloyd George, la fama ŝtatviro? Ankaŭ lia nomo ...

-- Nura fantazio, kompate interrompis la fakulo. Certe temas pri pseŭdonima manio de verkisto. Ĉu vi jam vidis lian portreton, liajn harojn?

-- Portreton? Ne. Sed la homon mem mi vidis.

-- Vi vidis lin? miris S-ro Myers kvazaŭ tiuj simplaj vortoj abrupte modifus lian ĝisnunan mondrigardon. -- Permesu, li aldonis, mi tamen volas ion provi, mi telefonos al mia kolego Pouzet, kiu ofte proponas nekutimajn librojn. Momenten, mi petas! Dume, vi povos traŝerci la bretojn tie kaj eble trovos ion interesan.

Kaj li rapidis al la postbutika ĉamhro, kies pordon li diskrete kaj senbrue fermis. La bretoj plenplenis de ĉiaspecaj volumoj, kiuj dense, kunpremite montris siajn buntajn dorsojn, kiel la striojn de pristelaj spektroj, kiujn ĵus disordigis malica koboldo. Mi trarigardis, esploris: Sofokla tragedio, rusa Biblio, araba lernolibro, japana poemaro, noveloj de O. Henry, Kritika historio de la hispana inkvizicio, de Llorente. Kaj sennombraj nekonatoj. Sed la kimrajoj ŝajnis poreterne ekzilitaj el tiu kosmopolita mondo. Kaj trafulme mi ekvidis, meze de la nigra palisaro de plurvoluma germana enciklopedio, pli helan strion, maldikan dorson kun la surskribo "Y Pregethwr" (La Predikanto). Avide mi ĝin elminis. Se ne la tuta kimra Biblio, jen almenaŭ parto el ĝi. La prezo krajone notita sur la kovrilo estis ridinde bagatela.

Kelkajn minutojn mi atendis, poste senpacienciĝis. Jam vesperis kaj ekpluvis. Foriro urĝis por ne maltrafi la aŭtobuson. La telefonado plu daŭris. Mi frapis ĉe la pordo, kiu duon-apertiĝis: S-ro Myers parolis kun la aŭdilo ĉe la vango. Li mangestis, ke mi atendu ankoraŭ momenton. Neeble. La monon mi ŝovis sur apudan tableton, prenis iun matenan gazeton el la paperkorbo, envolvis mian trezoron kaj rapidpaŝe foriris.

En la aŭtobuso, mi elpakis la libron, kiam miaj okuloj hazarde falis sur dikliteran artikolon en la gazeto ĉe la rubriko "Lokaj okazaĵoj":

ATENTU

" La direktoro de la urba frenezulejo nin informas, ke unu el liaj gastoj forkuris dum la lasta nokto. Temas pri maniulo inklina viziti butikojn por fantaziaj verkoj, kiuj ekzistas nur en lia malsana imago. Okaze de renkontiĝo traktu lin milde kaj singarde, ĉar li povus fariĝi danĝera se incitita. Eventualajn informojn bonvolu direkti al la urba policejo, telefono 32-45. Priskribo ..."

Sekvis persona priskribo, kiu korespondis iom ja al mia ekstera aspekto.

Mi devas konfesi, ke pli detalan kaj pli fidelan mi ankoraŭ neniam legis, pri mi mem.


Piednotoj

(1) Shani (elp. ŝani): kimra formo por Johana.
(2) Shan fach (elp. ŝan vaĥ,): kimra karesformo por Johana, laŭvorte: Johana eta.
(3) En la kimraj loknomoj "Llan" signas paroĥon kaj signifas "sankta".
Ekzemple: Llangollen = Sankta Collen.
Llanfair = Sankta Maria.