Enkomputiligis Don HARLOW

Verda fajrero el Ĉeĥoslovakio

de Roger MILON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 189-190


"Ĉiu popolo havas tian literaturon, kian ĝi meritas." Ĉi-tiu frazo troviĝas en la konkludo de la enkonduko al interesa verko kun titolo: "Skizo pri la esperanta literaturo", kiu ĵus atingis min el Ĉeĥoslovakio.

Ĝis nun nia esperanta popolo, kaj speciale nia esperantista junularo tute malhavis tian dokumentoriĉan laborilon, tian instruplenan lernilon. En la perfektigaj kursoj la lernantoj laboras precipe kun helpo de la rimarkoj kaj notoj de siaj instruantoj.

Vlastimil Novobilsky, la aŭtoro de la libro, instruis kaj kredeble ankoraŭ nun instruadas Esperanton al la ĉeĥa junularo. Tial li akiris konsiderindan sperton, kaj decidis publikigi siajn notojn. Lia verko aperis fotopresita, eldonita de la esperanto-junularo ĉe domo de kulturo en Opava.

En la antaŭparolo la aŭtoro deklaras, ke li celas veki intereson kaj ŝaton ĉe la junaj geesperantistoj al nia literaturo.

Post enkonduko, la unua parto de la verko enhavas notojn, foje tre detalajn, pri la esperantaj verkistoj de la unua periodo, t.e. de 1887 ĝis la unua mondmilito.

La dua parto konigas al ni la periodon disvolviĝintan de la fino de la unua mondmilito ĝis hodiaŭ; ĝi prezentas tre interesajn biografiojn pri la du gigantoj de nia poezio, Kalocsay kaj Baghy.

AI la ĉeĥaj esperantaj verkistoj Novobilsky dediĉas la tre ampleksan trian parton, kun svarmo da interesaj detaloj. Cetere la ĉeĥaj samlingvanoj plene meritas tian atenton. Sed ho ve! li forgesis mencii, ke F. V. Lorenz estas aŭtoro de la sola traduko en Esperanto de sanskrita verko: Bhagavad-Gitâ. Tio estas punkto, pri kiu povas fieri niaj ĉeĥj samideanoj.

Sekvas konciza ĉapitro pri faka literaturo en Esperanto, pri la plej gravaj literaturaj revuoj, (kun laŭda paragrafo pri nia Nica literatura revuo!) "Verda Ĉaro" de Julio Baghy, kaj pri la esperanta metriko.

Ĉe la fino de la libro troviĝas listo da neologismoj kun ĉeĥlingva traduko.

Post la biegrafio de la plej gravaj poetoj la aŭtoro aldonis unu aŭ plurajn pecojn el ilia verkaro. Foje per rimportreto verkita de alia poeto ol la prezentita, li reliefigas la ĉefajn trajtojn de ĉi-tiu lasta. Tiel la libro ricevas ian antologiecan aspekton, kiun la uzantoj des pli alte ŝatos, se al ili mankas legolibroj.

Entute tiu "Skizo pri la esperanta literaturo" tre utilos al la esperantistaj gejunuloj, kiujn ĝi celas. Kaj la celon ĝi certe atingos.

Sed ne ekzistas rozo sen dorno. Tie ne temas pri dorno, sed pri forgeso, pri bedaŭrindega forgeso, espereble ne intenca, sed rezultanta de nesufiĉa informado.

Vlastimil Novobilsky dediĉas nur tri linietojn al Lanti, la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda. El lia verkaro li mencias nur "Leterojn" kaj "Vortojn", kaj lian longjaran redaktadon de "Sennaciulo". Li lasas flanke la plej gravan parton. Li tute preterlaŝas la fakton, ke Lanti estas la aŭtoro de la epokfara "Manifesto de la Sennaciistoj", de "Naciismo", de broŝuroj pritraktantaj la laboristan movadon, la tradukinto de "Kandid, Zadig, Senartifikulo, Skizo pri filozofio de la homa digno" kaj la iniciatinto de Plena Vortaro.

En sia antaŭparolo al " Leteroj de Lanti ", G. Waringhien skribis: " Se mi ŝuldas al Grosjean-Maupin la nocion pri la logikeco kaj korekteco de la lingvo, al Lanti mi ŝuldas la senton pri ties vivanteco." Al tia homo Vlastimil Novobilsky almozas trilinian paragrafeton, kaj dek li dediĉas al Kofman, kvin al de Beaufront, ambaŭ perfidintaj kaj forlasintaj Esperanton. Lanti, de kies naskiĝo la okdekjara datreveno koincidas kun la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, meritas multe pli ol tio. Espereble Novobilsky riparos tiun mankon en venonta eldono.

Fine ni bedaŭru, ke "Skizo pri la esperanta literaturo" ne povas ricevi pli grandan disvastiĝon, pro la reduktita eldonkvanto (nur kvincent ekzempleroj), kaj ni danku la aŭtoron pro la servo farita al la instruado de nia literaturo.