Enkomputiligis Don HARLOW

Kiam mi foriros ... (fragmento)

de Emil ZEGADLOWICZ

elpoligis Jadwiga RYDYGIER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 p. 197


Eble vi min komprenos, kiam mi foriros,
Kaj ekbrilos per vigla fajrer' la memoro,
Nia pens' unuiĝos, vi al mi sopiros
Same kiel al io proksima al koro.

Vi estos scivolema pri mi, mia loko,
Kiam la melodi' kaj la vort' post mi restos.
La nuboj vin respondos: mi estis protesto,
Kontraŭ ĉiu malbono sonis mia voko!

Mi sciis: -- ne forigos mi homan doloron,
Vortoj kaj agoj estos vanaj. Sed sindona
Mi ĝisfine kuraci provis homan koron,
Kiu nek malamikojn, nek la limojn konas.

Kaj diros al vi nuboj en venta aero
Super vin traflugantaj en ŝtorm' maltrankvila,
Ke antaŭ ĉiu peco de plej kara tero
Kiel antaŭ miraklo mi staris humila.

Kvankam mi la forpason nur vidis en ĉio
Tamen mi ŝanĝi provis, doloron al ĝojo,
Ĉar en daŭrecon kredis mi de l' poezio,
Al ĝi ĉiam sopiris sur la viva vojo.