Enkomputiligis Don HARLOW

Fremdaj landoj

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 184-188


Por knab' la Fremda Lando estas la salono,
en kiu bonodoras la patrinparfum',
en kiu lin rigardas milde la plafono,
kaj kie sin vespere sternas la mallum'.

La aĵoj lin katenas tie per mil ĉarmoj;
kaj sian ĉarmon havas tie ĉiu aĵ';
el ĉio elradias tie strangaj varmoj;
novaĵojn trovas li dum ĉiu sia paŝ'.

Ĉar ĉie lasis ja la vivo siajn signojn,
sur ĉiu aĵ' ja kuŝas ia homa tuŝ';
la seĝoj, planko, mebloj havas siajn dignojn
kaj pro ĉi ĉio mutas la knabeta buŝ'.

El siaj oraj kadroj lin rigardas avoj,
surtable ruĝas rozoj en kristala vaz',
la ŝrankoj ĝemas malsur dikaj polvolafoj
kaj sub la reĉiama griza tempopas'.

Kaj mem la grizo tie ardas kiel flamo,
kaj iel nekutima estas ĝia ton';
ĝi jen briletas kiel ĵus naskita amo,
jen dronas ĝi en sia griza monoton'.

Kaj tiam li ekvolas novajn Fremdajn Landojn;
la ekkonitaj lin ne tedas ja ĝis nun;
sed kial li ne serĉu tute novajn grandojn ...?
Li legas do en sia Bildalfabetum' ...:

"La koro estas ruĝa, kaj la koro batas.
"La koro scias ami. Ĉu vi havas ĝin?
"Diversaj aĵoj tiun varman koron flatas.
"La koro ofte emas revi pri fein' ..."

La lampo lumas kaj la knabo ĉiam legas,
de unu fraz' li kuras al alia fraz';
ilian fajran sencon li duontrovegas
sub la multvorta ŝelo kaj la vorta gaz'.

Kaj ĉiu frazo estas kvazaŭ sava ponto
kaj kvazaŭ ebriiga gut' de akra brand';
trans ĝi malfermas sin la nova horizonto ...'
La knab' ekstaras ĉe la sojl' de l' Fremda Land' ...
Sed baldaŭ malnoviĝas tiu nova mondo
al kiu onin gvidis la Alfabetum';
la knab' ne trovis, sed li estas la trovonto;
li serĉas ĉirkaŭ ĉiu iom griza mur'.

La duan fojon trompas lin la mondimago,
la duan fojon revas li pri ĉiu ŝajn'
kaj vete kuras post ĵus elpafita sago
kaj provas ĉase kapti brilon iun ajn.

Jen estas en la stratoj mil novegaj landoj;
kaj ĉu ne vere strange floras la urtik'?
Sur trotuaroj pasas lacmienaj dandoj,
Venus' en parko nudas ĝis la umbilik'.

Tilioj bonaromas en angul' ĝardena;
sur voja sablo kuŝas floroj cent kaj cent;
la horizont' vespere estas sangrubena;
la sonoriloj vokas homojn al ekpent'.

Kaj ĉiupaŝe ia freŝa fenomeno
aldonas konon al la jam estanta kon';
jen lumoj, sentoj, amoj, tedo, ĝojo, spleno,
kompato, malamegoj, bono kaj malbon'.

Vespere ĉe angulo staras nigraj viroj,
kaj super ili nokten lumas gaslantern';
la bruna nokto sonas kiel dek mil liroj,
post ĉiu mur' atendas ombroj kaj konstern'.

Skaraboj noktaj kaj sep noktaj papilioj
senbrue ĉirkaŭflugas ĉirkaŭ ĉies kap';
el disaj ĉambroj sonas tonoj de radioj;
virinoj endormiĝas ĉaste sur kanap',

kaj oni hejme sidas ĉe l' fenestra truo,
okule oni vagas tra la noktmallum',
oni sin banas en la varma noktmalbruo,
en nigro, ombroj, grizoj, muto kaj parfum';

kaj oni estas stulta, ĵusa kaj malsaĝa,
eĉ kvazaŭ trinkigita per tro akra brand':
kaj oni estas juna, dekkvar jarojn aĝa,
kaj ĉion oni kredas esti la Fremdland' ...
En la dekoka oni diras la Fremdlando
la iron kun ĉarmplena deksepjarulin',
kaj oni trovas tiam ĉiun bruon kanto
kaj bieraĉon oni nomas bona vin'.

Kaj oni servas al ŝi kvazaŭ al idolo ...
Ŝi estas nova, stranga io, kaj sekret';
novece sub la bluzo pulsas ŝia koro,
ĉu ankaŭ ŝi ne estas sen la amopet'?

Jen ŝiaj bukloj ondas kiel maraj ondoj;
la haroj estas brilaj, kvazaŭ el metal';
okuloj ŝiaj, jen du profundegaj sondoj;
la buŝo -- dolĉaroma roza florpetal'.

Kaj ŝia kolo logas al brakum' kaj kisoj;
sub silko de la bluzo streĉas sin la mam';
ĝi estas ondo, molo, kuŝo kaj surprizo,
divano, ripozujo, flor' kaj mola lan',

kaj vulkaneto pinta, eta karna monto,
Golgot' al kiu migras ĉiu homovir',
elasta, moviĝanta kaj ondanta ponto,
citron', oranĝo, pomo, abrikoto, pir'.

Pli sube arkas ŝiaj gumelastaj koksoj,
kaj ŝiaj ventro, karno, umbiliko, jup';
rondaĵoj, ovalaĵoj, etaj amambosoj,
kaj ŝi, la in', la korp', la hom', la sent', la pup'.

Sur ŝiaj kruroj brunas glataj silkaj ŝtrumpoj;
sub ili elstariĝas peke la genu';
la vestoj estas kvazaŭ senbezonaj ruboj
garnantaj la senperon de la ama ĝu' ...

Kaj tiel ŝi elastas antaŭ via vido;
ŝi tremas, flustras, vibras kiel kampa pin';
vi iĝas antaŭ ŝi nur ia stulta ido,
perdas la forton, saĝon, koron, ĉion, vin,

sentante, ke la bluzo, ŝtrumpoj, jup', ĉemizo,
korset', mamumo estas malbeninda vand',
trans kiu nude kuŝas la vivparadizo
kaj fine la neprege lasta Fremda Land'.
En la okdeka oni serĉas la Fremdlandon
en paca okulado al la malproksim',
kie la vento lekas sablan maran randon,
sur kiu senripoze sonas ĝia himn';

aŭ en kvieta sido sur muskhava seĝo
en tombejeto, kiu kuŝas sub silent':
vesper' kaj sonorila monotona preĝo
faletas vojen kaj al ĉiu monument',

kaj kapeleto ĉastas tie sub neĝblanko:
fenestroj ĝiaj ruĝas kiel ora flam';
tra ili falas sunaj briloj al la planko
kaj al statuoj lignaj kaj al orornam';

ekstere ĉirkaŭ ĝiaj turo kaj kornicoj
kurflugas murhirundoj, muŝoj kaj cipsel';
kaj oni mutas tie sub sunlumvorticoj,
kaj oni mem lumetas kiel vakskandel'.

For estas la junaĝa ĉambro kaj salono,
en kiu bonodoris la patrinparfum',
en kiu onin milde ŝirmis la plafono,
en kiu sin vespere sternis la mallum'.

For estas ĉiuj karaj, foririntaj nunoj,
kaj ŝiaj silkaj ŝtrumpoj, jup', korseto, bluz';
kaj ĉiuj ruĝaj koroj de l' Alfabetumoj,
kaj ŝi, la nudulino, ŝi, ia nuda muz'.

Ĉio! La stulta juno, maljuneco, amo;
mil dolĉaj aventuroj, la multjara viv';
antaŭe unu, poste unu panoramo,
kaj ĉie la solsola sama perspektiv' ...:

Trovonto oni ne plu estas, sed mortonto,
kaj laca hom' post longa, tutvivjara frand';
malklara estas jam la fora horizonto,
kaj tamen oni staras antaŭ la Fremdland',

kaj dum la sonoriloj el la turo liras,
dum oni klinas sin sub la grandega aĝ',
dum oni sin ankoraŭ ĉiam plue tiras,
oni sin jam ektrovas en la Fremdpejzaĝ'.