Enkomputiligis Don HARLOW

Testuda krio

de D. H. LAWRENCE

elangligis William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 191-193


Mi supozis lin muta,
Mi priskribis lin muta,
Sed mi aŭdis lin krii.

Unua kriĉeto
El la nesondebla viv-aŭroro,
For, for, kiel frenezo, el l' ekestanta eĝo de l' horizonto,
For, for, lontana kriĉo.

Testudo agonianta.

Kial ni krucumiĝis en sekson?
Kial oni ne lasis nin senmankaj, en ni mem kompletaj,
Kiel ni komenciĝis,
Kiel li certe komenciĝis, tutperfekte solaj?

Lontana, ĉu-aŭdebla kriĉo,
Aŭ ĉu ĝi sonoris rekte sur la plasmon?

Pli terura ol la krio de novnaskito,
Kriĉo,
Muĝo,
Bleko,
Peano,
Agonio,
Nasko-krio,
Submetiĝo,
Ete, ete, lontane, reptilia en l' unua aŭroro.

Militkrio, triumfo, ĝojego, mortkriĉo reptilia,
Kial ŝiriĝis la vualo?
La silka krio de l' ŝirita animomembrano?
Membrano de l' animo vira
Ŝirita per kriĉo duonmuzika, duonhorora

Krucumo.
Virtestudo, penetranta preter la domaĉmuro de tiu densa ino,
Sursela kaj rigida, disetendata, streĉanta sin el la karapaco
Testude nuda
Longa kolo, kaj longaj sendefendaj membroj elpuŝitaj, dismetitaj sur ŝia tegmento,
Kaj la profunda, sekreta, ĉion-penetranta vosto kurbe sub ŝiaj muroj,
Streĉante kaj kroĉiĝante tensie, plej streĉa angoro en plejebla tensio
Ĝis subite, en koitospasmo, kopulante kiel eksalto, kaj ho!
Malfermante sian rigidan vizaĝon ek de la kolo etendita
Kaj puŝante tiun fragilan blekon, tiun krion,
Pli ol aŭdeblan,
El sia rozkolora, fendita maljunula buŝo,
Cedante la spiriton,
Aŭ pentekoste kriante, ricevante la spiriton.

Lia krio, kaj lia momenta malstreĉiĝo,
Momento de eterneca silento,
Tamen ne liberigita, kaj post momento la subita surpriza spasmo de koito, kaj tuj
La neesprimebla mallaŭta bleko --
Kaj plu, ĝis la lasta spasmo de mia korpo solviĝis retro
Ĝis la praaj vivobazaĵoj, kaj la sekreto.

Do li kopulas kaj krias
Fojo post fojo tiun fragilan krion ŝiritan
Post ĉiu spasmo, longeta interspaco,
Testuda eterno,
Pradaŭra, reptilia persisto,
Koropulso, lanta koropulso, persista por la venonta spasmo.

Mi memoras, kiam mi estis knabo,
Mi aŭdis kriĉon de rano, kies piedon ekkaptis buŝo de salte leviĝa serpento;
Mi rememoras, kiel mi aŭdis unuafoje virranojn ekgraki printempe;
Mi memoras, ke mi aŭdis klangulon el noktogorĝo
Ekkrii laŭte, preter la akvo de lago;
Mi memoras la unuan fojon, kiam el nokta arbusto la krioj kaj gargaraĵoj trapikaj de najtingalo timigis profundon de mia animo;
Mi memoras la kriĉon de kuniklo dum mi noktmeze trapasis arbaron;
Mi memoras bovidinon amoran, dum horoj blekanta, blekanta, persiste, nesubpremeble;
Mi memoras mian prateruron pro miaŭo de strangaj amemaj katoj;
Mi memoras kriĉon de timanta vundita ĉevalo, la fulmon,
Kaj kuradon for de l' sono de naskanta virino, kvazaŭ ululo de noktuo,
Kaj enan aŭskultadon al meko unua de ŝafido,
Al krio unua de bebo,
Kaj mian patrinon al si kantanta,
Kaj la unuan tenoran kanton en gorĝo pasia de juna ministo, kiu jam delonge sin drinke mortigis,
La unuajn elementojn de fremda lingvo
De sovaĝaj malhelaj lipoj.
Kaj pli ol ĉi-ĉion,
Malpli ol ĉi-ĉion,
Tiun ĉi lastan,
Strangan mallaŭtan koitokrion
De la virtestudo agonianta,
Etan de sub la eĝo mem de la plej malproksima horizonto de l' vivo.

La kruco,
La rado sur kiu nia silento estas unuafoje rompata,
Sekso, kiu disrompas nian integron, nian unuopan netuŝeblecon, nian profundan silenton,
Ŝiranta el ni krion.
Sekso, kiu voĉigas nin, igas nin voki trans profundaĵoj, vokante, vokante al komplemento,
Kantante, vokante, denove kantante, ricevante respondon, trovinte.

Ŝirita, por unuiĝi denove, post longa serĉado por la perditaĵo,
La sama krio de l' testudo kiel de Kristo, la Ostro-krio de sincedo,
Tio, kio estas tuto, disŝirita,
Tio, kio estas parta, trovante denove sian tutaĵon tra l' tuta universo.