Enkomputiligis Don HARLOW

Malkovro

de Henri BAUPIERRE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 194-196


Trankvila kaj kvieta homo mi estas. Vi scias: tia speco de maljuna fraŭlo, kiu ŝatas pace vivadi kun la cetera mondo, inkluzive de la najbaroj. Malgrandan ĉambron mi okupas, tamen sufiĉe komfortan, en moderna lu-kazerno, kiun antaŭ nelonge la registaro konstruigis en nia urbo por loĝigi kelkcenton da personoj, kiuj urĝe bezonis hejmon.

Preskaŭ lukse mi vivas. Eĉ privatan banĉambron mi ĝuas kun fluanta varma akvo. Ankoraŭ lastan jaron mi loĝis ĉe kamarado Palkin en senfenestra banĉambro kun ses aliaj homoj, se ne paroli pri la hundo, la kanarioj kaj la manĝavidaj ratoj.

Ĉu ne mirinda estas la konstanta progreso de la homaro?

Antaŭ kelkaj tagoj, mi sidis hejme -- jes hejme! -- kaj legis malnovan polvan libron de Rufus Lunicola, "De arte sputnicandi", en la latina lingvo. Laŭ temperamento mi preferas legi belan amrakonton, sed ĉar tian mi ne disponis en la momento, mi min turnis al scienca verko. Mia spirito jam ŝvebis centmil klaftojn alte, kiam mi konsciis, ke io okazas sur la tero: la pordoj de la najbaraj loĝejoj malfermiĝis unu post la alia, kaj akraj paroloj vete rompis la silenton, kies pecoj kaskade falis laŭ la ŝtuparoj.

Kio okazis? Tempon mi ne havis por longa cerbumado, ĉar ankaŭ la pordo de mia ĉambro eksplode apertiĝis, kaj mi lernis el la buŝo mem de mia juna amiko Dosnobiŝin la kaŭzon de la ĵusa tumulto. Dosnobiŝin, vi scias, estas neelĉerpebla fonto de informoj.

-- Akvo mankas, Paĉjo! li impete anoncis. Mi vane provis melki la kranojn. Restas eĉ ne unu guto. Nek varma, nek malvarma. Ni devas tuj nin organizi, starigi esplor-komisionon por enketi ...

Logitaj per la decida tono de la juna oratoro, la najbaroj ope envenis en mian ĉambron, kiun ili rapide plenigis ĝisrande per sia vigla malkontento:

-- Kiel mi preparos la ŝvit-banon?

-- Nu, diru, kiel mi boligos la samovaron?

-- Tro multajn purigadojn ni faris, bedaŭre koncedis grafo Anilin, kiu iam estis loka sekretario de la partio.

-- La demono gravedigu vian filinon! acide blekis panjo Groznova.

-- Ni devas tuj redakti petskribon, konvinke deklaris Dosnobiŝin.

Tiam Poliena Semjonovna mildvoĉe parolis:

-- Se la sankta fonto de la akvo elĉerpiĝis, pri tio kulpas nur la malicemo de la homoj. Fratoj, ni komune pentu!

La maljuna Lezobjatnikov, iama dukhoboro, falis surgenue kaj publike konfesis:

-- Tro multan akvon mi trinkis, sed mi solene promesas je la Sankta Virgulino de Kazan, mi humile ĵuras je la sangaj vundoj de Sankta Zozimo, ke de nun mi trinkos nur kvason kaj vodkon.

La tuta ĉeestantaro surgenuiĝis, kruco-signis kaj komencis laŭvice konfesadi siajn plej nigrajn pekojn kaj sekretajn kulpojn.

-- Fiulo mi estas, kamaradoj, ekĝemis la lakto-porttisto. En la lakton, kiun mi vendas al vi ĉiutage, nu, en tiun lakton ...

Singulto lin sufokis kaj li eklarmis abunde, korŝire. Neniu kuraĝis lin konsoli kaj ĉiuj kunploris.

Pene regante la propran ĉagrenon kaj la plor-snufojn de la aliaj, mi proponis al miaj kompatindaj kunuloj iri al la banĉambro por mediti kiamaniere ni eliru el tiu ĝena situacio. Ili obeeme sekvis min, kaj tie ni plenigis la banujon per niaj varmaj larmoj, tiel ke ĝi fine elverŝiĝis. Stjepan Iliĉ rapidis al la domzorganto por tuja helpo. Dume, Peliena Semjonovna demetis ĉiujn siajn vestojn kaj ensidiĝis en la banujon. Unu post la alia ni imitis ŝin. Por la unua fojo ni malkovris nin reciproke. Ni iris de malkovro al malkovro en kreskanta raviĝo. Dosnobiŝin zorgis pri la vic-ordo, kaj tiun oficon li plenumis kun konscienca kompetento kaj abunda snufado.

Fine venis ankaŭ mia vico. Neniam mi forgesos tiun banon, la plej memorindan, kiun mi iam travoluptis. Ŝmirolea ĝi ŝajnis, tepida kaj grasa, muara kun verdaj rebriloj kiel la Nigra Maro en la malnova haveno de Sevastopol. Riĉe, nazflate ĝi odoris je fiŝo, pipa suko, ranca sebo, velka biero, amema virkapro kaj je mi ne sciaŝ kia nedifinebla kunmikso de prafortaj parfumoj, kiuj min penetris tra ĉiuj poroj en ekstazodona harmonio.

Granda supertera feliĉo nin invadis. Poliena petis pardonon de Dosnobiŝin, ĉar iam, en entuziasma minuto, ŝi mokis lin "neregula poligono". Panjo Groznova konvulsie ploris sur la ŝultro de grafo Anilin pro kompleta raviĝo. Ni sentis nin repacigitaj kun ni mem, kun la aliaj kaj kun Dio.

Niajn vestojn ni pendigis ĉe la fenestroj -- kiel la Izraelidoj siajn harpojn ĉe la riverbordaj salikoj de Babilono -- kaj por sekigi niajn korpojn ni ekkantis "Renaskiĝon", tiun malnovan himnon, kiun ni lernis de niaj patroj.

Kiam alvenis la homoj de la sav-brigado kun siaj pumpiloj kaj mar-esplora materialo, ĉio jam estis seka. Nia entuziasmo sekigis eĉ niajn lastajn larmojn. Tiam, la savantoj seniĝis de siaj vestoj kaj aliĝis al ni en profunda komuniiĝo.