Enkomputiligis Don HARLOW

Amo avatara (1)

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj p. 179


Tra multaj vivoj, tra multaj avataroj
post viaj paŝoj mi sekvas ombrovoje;
eternaj ĵuroj, eternaj amdeklaroj
el mia brusto eliris ĉiufoje ...

Ni estis ŝtonoj: el neĝokapa monto
la fluoj paŝis sur du apudaj rokoj
kaj la impeto de la lavanga fonto
nin sole tiris al pli proksimaj lokoj ...

Ni estis arboj: en samĝardena tero,
du altaj trunkoj en la ĉielon rektis
kaj niaj kapoj, pro vento en vespero,
en amsusuroj la branĉojn interplektis ...

Ni estis bestoj: jen du gazeloj haltis
en arbodenso post svelta kapriolo
kaj lekintence, pasie mi eksaltis
al gazelina silkeca via kolo ...

Ni estas homoj: delonga aminstinkto
al via flanko min puŝas amotire
kaj miaj lipoj sur via mamopinto
sin kupogluas volupte kaj delire ...

Piednoto

(1) Asertas la indianoj, ke ekzistas en ĉio evoluo konstanta; la estulo komencas sian vivon unue kiel mineralo, poste vegetalo, animalo kaj fine kiel homo. La amo naskiĝas jam en la unua ŝtupo.