Enkomputiligis Don HARLOW |
La tuta korpo frostas agonie Pro la rapida veno de la morto: La sensoj paralizas sin sen forto Por ĝui el la mondo vivorgie. Pro la percepto de volupta vorto Timpano jam ne vibras melodie; La propra vango ŝrumpas jam glacie Kaj marmoriĝas ĉe la tomb-retorto. Sed ve! ĝis nun pasio min alarmas: La korpo frostas, sed la koro varmas Kaj ĝi sopiras lastan dormolulon. Min lipopremu per lasciva tuŝo, Ĉar certe mi konservos sur la buŝo En tombogelo vian kisobrulon ... |