Enkomputiligis Don HARLOW |
La lumo sanktas; la tago tro realas: Nin torde premas krudeco de laboroj, Nin puŝas vivo, sufokas nin kontoroj Kaj la sentemo en frosta timo palas ... Sed jen, mistere la nokto nin vualas Kaj ĝin ni serĉas per blindaj palpesploroj: La duonombro parolas pri amoroj Kaj sonĝoporte la imagemo balas ... La noktoveston mil steloj jam ornamas Sur la ĉielo kaj sur la ter' ekflamas Pli multaj fajroj, en sonĝa halucino! La floroj dormas kaj la justuloj dormas, Sed ofte, aŭdu! tempestaj amoj ŝtormas, Dum nuptorite ekkrias virgulino ... |