Enkomputiligis Don HARLOW

Perfektulino

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj p. 180


Vi estas bela! flirtas via haro
Kisata de pasiiĝintaj ventoj
Kaj tion, kion via okulparo
Rigardas, tuj animas vivosentoj.

La nevenkeblan tiron de la tentoj
Posedas viaj trajtoj sen eraro
Kaj viaj mamoj dum koler-momentoj
La fluson montras de tempesta maro.

En la beleco vin ne venkas Frine:
La tuta via korpo diojn ravas
Kaj homojn frenezigas halucine.

Sed ve! vi ne perfektas, nur pro tio
Ke vi interne de la brusto havas
Ne koron, sed amason da glacio ...