Enkomputiligis Don HARLOW

Tento

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj p. 181


Ne tentu min ... en brusto karnosvarma
Altiĝas viaj pufiĝintaj mamoj,
El kiuj fluas ebriigaj amoj
Por logi min al ia peko ĉarma ...

Ne tentu min ... ektremo sent-alarma
Trakuras min per apetitaj flamoj:
Mi arde volas, sub la vestornamoj,
Vin palpi sur la nuda karno varma ...

Ho se, vidinte mian sentovibron,
Feino min transformus en kolibron
Kaj viajn mamojn farus du tulipoj ...

Vi vidus min, satana amatino,
Mordeti, apud via tenta sino.
La pinton de la mamoj per la lipoj ...