Enkomputiligis Don HARLOW

Postpensoj

de Logan Pearsall SMITH

elangligis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 199-200


"Sur la monto de Bomma, ĉe la buŝo de Kongo-rivero (diras al ni Frazer en unu frazo, kiu ŝajne solvas ĉiajn problemojn) loĝas Namvulu Vulu, reĝo de la pluvo kaj ŝtormo."


Kio pli rava ol la voĉoj de junaj homoj, kiam oni ne povas aŭdi, kion ili diras!


Homoj, kiuj malsupreniras el siaj Eburturoj, rekte envadas en la stratdefluilon.


Kia pli senkuraĝiga penso, ol la konstanta monogamio de rigormoraj paroj?


"Ho ĝojo!" kantas birdo en nia koro. "Ho ĝojo!" respondas alia birdo. Dume la mondo, kiel granda pensema kato, apudsidas kaj gvatas.


Kion mi amas en bona aŭtoro, estas ne kion li diras, sed ja kion li flustras.


Finfine, iom da delikata gusto ne malutilas, kaj la febro de Perfekteco ne estas infekta.


Kia pli konsterna spektaklo en la mondo, ol la vido de unu sinjorino, kiun ni admiras, admiranta naŭzan pentraĵon?


Kiel ofte mia Animo vizitas la National Gallery -- kaj kiel malofte mi tien iras mem!


"Unu hakilon!" kriegas mia animo en la stacidomoj, "ke mi frakasu, membro post membro, ĉiujn malamikojn kaj Izebelojn, kiuj staras inter mi kaj la biletgiĉeto!"


Sed pli ol ĉiujn, mi envias la okdekjaran poeton, kiu kunmetis tri vortojn

"Go, lovely Rose"

tiel feliĉe, ke li lasis sian nomon traŝvebi la Tempon sur la flugiloj de unu frazo kaj de unu floro.


Inter la vasta sengraveco de ĉiuj aferoj, kiel esence kaj preter ĉiaj kalkuloj grava ni trovas la pretecon, je ĉiu mateno, dum ni sidas rigardante la Tempon kaj la Eternon, de taŭga provizo da maldika papero!


La mondo -- tion mi scias el miaj libroj -- estas tutplena de abomena malbono; eĉ kelkajn el tiuj libroj oni neniam redonis al mi.


Mi ne malŝatus, tamen, vivi ĝis mia centa jaro, kiel Fontenelle, kiu neniam ploris nek ridis, neniam kuris nek iun interrompis, kaj neniam sentis koleron; al kiu ĉiuj liatempaj sciencoj estis konataj, sed kiu dum sia tuta vivo adoris tri aferojn -- muzikon, pentrarton kaj virinojn -- pri kiuj li diris, ke li komprenas absolute nenion.