Enkomputiligis Don HARLOW

Kio estas pseŭdoartaĵo?

de Karel SCHEINPFLUG

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 198-199


La vorton 'pseŭdoartaĵo' oni legas nun en ĉiu kvina kritiko kaj aŭdas en ĉiu dua priarta interparolo. Oni prononcas ĝin kun nuanco de malrespekto kaj aŭskultas ĝin kun komprenema malŝata rideto, kiu diras: "Sufiĉe pri tio; kial paroli plue?" Ŝajnas, ke ĝi estas por ni same kutima kaj klara kiel la vortoj 'tabako' aŭ 'ĉapo'. Kaj tamen: permesu demandi, ĉu vi scius ekspliki, kion ĝi propre signifas? Nu, vidu, vi ne scius! Mi mem provos do tion fari, nature sen garantio pri kompleteco.

Pseŭdoartaĵo estas vizaĝo de bela virino, vizaĝo, kiu anstataŭ el karno kaj ostoj estas formita el la haŭtŝmiraĵo "Elida" kaj roza pudro, diluitaj per viola parfumo.

Pseŭdoartaĵo estas bildo de pejzaĝo kun herbejo, sur kiu kreskas verda pluŝo, kaj kun montoj aspergitaj per kremaĵo, super kiuj ŝvebas nubetoj el senmikrobigita vato de D-ro Bruns.

Pseŭdoartaĵo estas rakonto, en kiu la heroino (blanke vestita) alparolas sian patrinon konsekvence: "Mia kara panjo, kiom mi amas vin!" kaj en kiu la intriganto dum tagoj kaj noktoj cerbumas, kian originalan fiaĵon ankoraŭ fari.

Pseŭdoartaĵo estas romano, en kiu al manko de fantazio estas substituata superabundo de saĝumado kaj en kiu ĉiu ekbruligo de alumeto estas interligita kun kompleksaj psikaj procezoj.

Pseŭdoartaĵo estas komedio, en kiu la personoj en du aktoj interŝanĝas wilde-ecajn paradoksojn kaj shaw-ecajn impertinentaĵojn, por en la tria laŭlonge kaj laŭlarĝe intergeedziĝi: la sinĝena junamisto kun la energia naivulino, la ekstravaganca onklo kun la komika onklino, la ĉambristino Franjo kun la ŝoforo ..., kaj ĉi tio elektras la surbalkone sidantan maljunan fraŭlon ĝis tia grado, ke li en la sekva tago post la unua prezentado anoncas sian edziĝon.

Pseŭdoartaĵo estas tragedio, en kiu ĉiuj roluloj sin reciproke elmurdas krom la sufloro, ĉar tiun oni devas konservi pro kaŭzoj teknikaj.

Pseŭdoartaĵo estas opero tiel dolĉe klara, ke via kanario post la unua aŭskulto kapablas ĝin perfekte refajfi, inkluzive la uverturon kaj la interludojn.

Pseŭdoartaĵo estas simfonio tiel artifike malharmonia, ke post ĝia finiĝo oni eksentas same grandan vivoĝojon kiel post eltiro de furioze dolora dento.

Kaj fine -- kaj ĉefe: pseŭdoartaĵo estas verko, kiu furoras, kies aŭtoro tamen estas ne mi, sed mia rivalo.

(1928) .