Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam la knaba frunto, plena de jukoj ruĝaj, Alvokas l' aron blankan de l' sonĝoj labtrintaj, Venas al lia lit' du fratinoj maturaĝaj Kun siaj fingroj fajnaj kaj ungoj hele tintaj. Jen ili nun la knabon sidigas ĉe fenestro Gapanta floramasojn, de aerblu' banatajn, Kaj tra la densa lia harar', ĉe rospenetro, Movadas siajn fingrojn, sorĉajn sed senkompatajn. Atentas li al kant' de iliaj feblaj spiroj, Kiuj odoras kvazaŭ mieloj plantkonfitaj, Kaj kiujn foje rompas sibleto: kisaspiroj Aŭ jen salivfluetoj al lipo retiritaj. Li aŭdas palpebrumon ilian tra l' silentoj Odoraj; kaj iliaj fingretoj, mildaj tikloj, Flagrigas inter liaj molvolaj alkonsentoj Sub siaj ungoj reĝaj la morton de l' pedikoj. La vino de l' Pigreco en li nun ekfermentas -- Elspiro harmonika ĝis ebla halucino; Laŭ l' ritmo de l' karesoj, en si la knabo sentas, Ke jen sen ĉes' naskiĝas, jen mortas, plorinklino. |