Enkomputiligis Don HARLOW |
Negrave se milionoj da judoj pereos aŭ iun nigrulon strate pendigos blankuloj. Kion signifas krio de beb' orfiĝinta, ĉu gravas izolo de forlasita edzino? Ĉar ili estas Antikristo (tiu bebo, tiu komizo) kaj nia sankta dev' dekretas mortigi en nom' de civilizo, eĉ malgraŭ dia malpermeso, ke ni mortigu iun ajn, tiajn diablojn sen kompato, por justo, jes -- kaj eble gajn'. Tute ne gravas la doloro de milionoj, se nur ni ne sentas ĝin sur propra haŭto kaj manĝas nia famili'. Ho ni aprobas egiptanojn bombadi en egipta urb': en tia malproksimo morton ni kontempladas sen perturb'. A B C estu la komenco. Tiel ni ankaŭ komencas en la lernejo sekvi la kulturan vojon: a bo co ĉo do e FO go ĝo ho ĥo i jo Ĵo... kaj ankaŭ: duoble du STAS kvar duoble tri STAS ses duoble kvar STAS ok dum la tede longaj someraj posttagmezoj dum vivo kun vivo interplektiĝas kaj generacio kun generacio, tiel ke neniu poste povas aŭ malvolvi aŭ interrilatigi ilin. kaj krom tio sur la radio aŭdiĝas muziko, opera ario alterne kun moderna dancario kaj kial ne? Kaj post la bruo, trankvilo, kaj post inspiro: enuo ... kaj post la vasta: la streta, neniam kompleta nek lasta. La mondo, la individuo, kaj ties nepluo -- l' estonto. Kaj ĉiuj maloj: -- malamo malardo malico maltardo malduro, maltristo ... malarto? Sed ĉefe malpovo (kaj, duraj, duraj larmoj sub la brovo.) Se oni kantas, ĉu tiam percepteblas la karaktero de l' subjekt' intima, tra kiu frosta fajfo sobre siblas? Se jes, ĉu indas tia serpentuma descendo en la ventron de l' planedo -- -- kaj ĉiam venas baro al la pensoj, sentum' malbrulas, kredo vaporiĝas, timo regas, kaj senfina tristo. Kiu mi estas? Kial mi fariĝis? Mia abrupta ĉefprovos' feriĝis. En kaĝo kiel (kanario) morta, mi ne plu trilas; vidu min subforta. Veku Klion ŝi emas endormiĝi lanta lanta estas la dolorvojo Gvinevra, reĝino mia, kore amata! Komencu ni ie ajn, negrave, se nur cirkuli: nu, ĉe tiu ĉi kokcinelo dorlota sono de l' kara kokcinel-l-l-o (komparu je l' akre siblanta vespo -- raspa, kuspa, kiom signifas tio -) poste al suno, kiu en norda lando ĉenita de l' regiono: vilaĝo aŭ urbo urbo aŭ metropolo diametro de dek aŭ cent aŭ dumil verŝtoj? Ĉi papilio ebria je l'aero ne scias ĝojon, malĝojon aŭ ekstazon, sed vivas en libero! Negrave se milionoj da judoj pereos aŭ iun nigrulon strate pendigos blankuloj. |