Enkomputiligis Don HARLOW |
Sankta Petro (eksamenante nov-alveninton): Kian lastan frazon vi aŭdis sur la Tero?
La animo: Tiun de mia edzino, kiu diris: "Lasu min konduki dum kelkaj minutoj, karĉjo, kaj vi estos anĝelo!"
La modernega sinjorino: Ha lo! La aviadoficejo?
La oficisto: Jes.
La sinjorino: Kiom da tempo daŭras la flugado ĝis Romo?
La oficisto: Unu minuton, sinjorino ...
La sinjorino: Dankon!